Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Naturparko Poyang-lago

    La shtata Naturparko Poyang-lago situas en la norda parto de Jiangxi-provinco. Ghi areas 22.4 mil hektarojn sur la loko 12-16 metrojn super la marnivelo. La 31-an de julio, 1992, ghi estis enlistigita en la nomojn de gravaj marchoj internacie.

    La naturparko estas ebena. La okcidento de la lago estis influita de kanaloj, kaj ghia oriento, influita de Ganjiang-rivero, kaj pro tio formighis granda dolch-akva lago, marcho kaj akvoricha stepo. La loko estas regata de subtropika klimato kun jara pluvokvanto de 1400-1900 mm kaj averagha temperaturo de 17 gradoj C. Tie kreskas algoj, fragmitoj kaj aliaj 100 specoj da planktonoj. Che la lago sternighas kampoj, stepoj, pinaro kaj sekundara arbedaro.

    Tie estas loghejo de migraj akvobirdoj por travintri kaj ankau bazo de fishoj, la plej granda en Jiangxi-provinco. En la loko vivas 250 specoj da birdoj, el kiuj 108 estas akvaj, ekz. gruoj, cikonioj, otidoj, cignoj kaj sovaghaj anasoj. En la lago vivas 122 specoj da fishoj. La loko estas ideala por akvobirdoj en vintro.

    En 1984 la lago kun la proksimaj lokoj farighis naturparko. En 2000 la provinca registaro donis al la naturparko ankau la proksiman lagon, kiu areas 4400 hektarojn. La lago ludas gravan rolon por konservi akvon en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero. Nun la ekologia medio estas bone protektata en la loko.

.