Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Antarkto en somero

    En la fino de 2000 ses humanistoj de Chinio flugis al Changcheng-stacio en Antarkto kune kun la Grupo de la 17-a Scienca Esplorado de Antarkto. Tio estis la unua fojo por la chinaj humanistoj. Raportisto Tang Shizeng de la china novajhagentejo Xinhua notis la vidajhojn, kiuj neforgeseble impresis lin dum lia dumonata retado en Antarkto.

Animaloj

    Pingveno kaj foko -- Preskau chiuj animaloj en Antarkto havas du kolorojn: blanka kaj nigra. La rokoj estas nigraj kaj la negho kaj glacio estas blankaj. Antarkto estas mondo de negho kaj rokoj, kaj la animaloj, por enigi en tiun mondon vivon, sin kamuflas kiel rokoj kaj negho. Ili estas konstantaj loghantoj de la loko.

Pejzagho

    Glacia krusto -- Antarkto estas giganta glacia bloko neniam degelonta, kun tero malmulta. Glacia krusto faras Antarkton unika senhoma kontinento de la mondo.

    Glacia krusto sendube estas la plej bela miraklo de Antarkto. Flosanta sur maro, butere blanka glacia krusto similas al glaciajha torto sur blua plado. Levighante kaj subirante, la suno brulas super glacia krusto kiel naskightaga kandelo.

    Sed ofte plej bela estas plej danghera. Kiel infano avida je torto, vi certe provas apreci ghian belecon. Sed kiam vi proksimighas al ghi, ghi tuj montras sian demonan vizaghon kaj farighas pereiga enfalilo. Multaj herooj jam falis en ghin kaj farighis eterna frostigita specimeno.

    Shtono - En Antarkto kaj sur ghiaj insuloj plej abundaj estas glacio kaj shtono. Ili kovras la tutan teron escepte de glaciaj krustoj. Lau agho, shtono de Antarkto estas multe pli juna ol glacio. Glacia krusto etendighas pli ol centon au ech milojn da metroj sub la tero kaj akumulighis dum dekoj da miloj da jaroj. Ghia parto sub la tero estas senshangha kaj estas materiala tenejo por arkeologia esplorado pri la historio de la terglobo. Male al tio, shtono sur la tero estas erodita de la naturo kaj vi povas klare vidi la tutan procedon de erodigho de shtono. La gigantaj rokoj, grandaj kaj malgrandaj shtonoj, akraj shtonpecoj, malgrandaj gruzoj kaj ech pulvoro...ormas muzeon de la tuta procedo de erodigho.

    Se oni estas atentema, li certe povas trovi belajn shtonetojn. Sed mi pensas, ke chie videbla nigre grizaj shtonoj estas pli karakterizaj je Antarkta gusto. Ili kun kruda ekstero, la ovala formo, helkoloraj muskomakuloj, peze kushas sur strando kaj en valo, rakontante dezertecon de miloj da jaroj.

Meteo

    Sunlevigho -- Ech en somero vi devas ellitighi noktomeze kaj havi taugan lokon apud maro, se vi volas vidi sunlevighon. Sed en esenco, tie en nokto estas hele. Vi trovos, ke vi havos kamaradojn -- la plej fidelaj loghantoj de Antarkto -- pingvenojn. Antau longe ili jam atendas che la maro.

    En la momento tuj antau sunlevigho la chielo aspektas plej bele. Kiam la suno elsaltas el post la maro au glacia krusto, ghiaj radioj estas tre intensaj. La rokoj kaj unu flanko de ondoj estas prilumataj de la suno, kaj ili similas al milionoj da kandeloj salutantaj la levighantan reghon. La pingvenoj sur la bordo rigardas al la suno, kaj la plumoj sur ilia brusto estas orumitaj, kvazau chiuj portus oran antautukon.

    La luno -- Ghi estas malofta gasto pro mallongeco de nokto kaj malofteco de serena vetero. Pro tio ghia apero estas eksterordinara surprizo.

    Vento - Ghi estas esenca regho de Antarkto. Ghi establis sian stabon sur la plej alta loko en la mezo de la senlima glacia krusto kaj ofte eliras el ghi por inspekti sian teritorion. Kie ghi aperas, tie tremas la tero kaj skuighas la montoj, skuighas shtonoj kaj ploras la chielo. Ghia volo estas neatencebla. La maro levas ondojn sub ghia ordono kaj negha shtormo furiozas sin apogante sur ghia potenco.

    Sed feliche estas, ke tiu despoto estas soleca, ghia teritorio tro dezerta, nek herbo nek arbo tie kreskas, do neniun celon ghi havas por sia atako.

.