Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Incendio minacas la vivmedion
de rughvertaj gruoj

de WU MING

    Fine de augusto de 2001 la Zhalong-a Naturparko de Heilongjiang, nordorienta Chinio, estis atakita de incendio. En du monatoj la incendio englutis duonon de la fragmitejo kun areo de 210 mil hektaroj, severe minacante la viv-medion de la rughvertaj gruoj kaj aliaj animaloj.

    Meze de oktobro mi veturis al la naturparko. Tie mi vidis, ke sur la lazura chielo daure shvebas densa fumo plurajn kilometrojn longa kaj la incendio ankorau ne estingighis. Pro manko de akvo oni jam povas veturigi motorciklon sur la antaue senlima marcho. Tiea vilaghano malghoje diris al mi, ke en la distrikto Zhalong sternighis 20 mil hektaroj da fragmitoj, sed nun 14 mil estis englutitaj de la fajrego.

    La 23-an de oktobro mi refoje vizitis la lokon kaj ankorau vidis sporadajn fajrojn. Oni diris al mi: "La incendio atingis nian distrikton la 14-an de oktobro. Tiam multaj rughvertaj gruoj flugis el la marchejo kaj venis al la maiz-kampoj, ne povante elteni la fumegon."

    Feliche, la incendio okazis autune, kiam la birdidoj jam kapablis mem flugi, tial ili ne pereis. La gruoj kaj aliaj birdoj manghas chefe fishojn kaj salikokojn en la marcho, kaj ilia vivo estas nun minacata pro sekigho de la marcho. Koncernaj departementoj diris, ke la incendio jam detruis la radikojn de fragmitoj, tial necesas almenau 3-5 jaroj por ke la marcho havu la originan aspekton.

    Nun oni ankorau ne scias la rektan kialon de la incendio. Fakuloj opinias, ke unu el la gravaj kauzoj estas manko de akvo.

    La akvo de la marcho devenas chefe de rivero sur la okcidenta deklivo de la Malgranda Xing'an-montaro. La trosekeco en la dauro de pli ol dek jaroj multe malpliigis la river-akvon kaj la malsupra baseno de la rivero ech iom post iom sekighis. Chiujare en pluva sezono en la rivero estas malmulte da akvo, kiun tamen bezonas la industriaj entreprenoj kaj kampoj che la rivero, kaj nur ege malmulte da akvo povas atingi la marchon.


Materialo
:

    La Zhalong-a Naturparko de Heilongjiang estas shtatnivela naturparko de Chinio. Ghi estas unu el la unuaj naturaj marchoj, enlistigitaj kiel internacie gravaj marchoj. Nun en la tuta mondo ekzistas nur 15 specoj da gruoj, el kiuj 9 vivas en Chinio. Sole en la Zhalong-a Naturparko vivas 6 specoj. La rughvertaj gruoj estas la unuaklasaj birdoj protektataj de la shtato. Zhalong estas ilia plej granda produktejo kaj loghloko.

.