La
China Shtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado informis, ke en
la unua trimestro de 2003 la china industria ekonomio havis bonan
komencon, jen:
- Rapida kresko en
industria produktado. Chiuj shtataj entreprenoj kaj neshtataj
entreprenoj kun vend-valoro de pli ol 5 milionoj da juanoj plenumis
industrian kreskan valoron entute de 834.3 miliardoj da juanoj,
je 17.2% pli altan ol en la sama periodo de 2002;
- Evidentighas la rolo
de peza industrio. En la unua trimestro pro la rapida altigho
de investo en fiksa kapitalo, produktado de peza industrio rapidighis
kaj plenumis kreskan valoron entute de 532.2 miliardoj da juanoj,
je 19.2 % pli multe ol en 2002, la kreska rapideco estis je 8.6%
pli alta ol tiu de la sama periodo de 2002, je 5.1% pli alta ol
tiu de malpeza industrio; sed en la sama periodo de 2002 la kreska
rapideco de malpeza industrio estis je 0.7% pli alta ol tiu de
peza industrio. Nur en marto de 2003 la kreskaj valoroj de peza
kaj malpeza industrioj estis respektive je 13.9% kaj 18.8% pli
altaj ol tiuj en la sama periodo de 2002;
- Chiuflanke kreskis
ekonomiaj entreprenoj de diversaj posedantecoj. En la unua trimestro
entreprenoj inkluzive de shtataj kaj shtataj akcio-posedaj plenumis
la kreskan valoron de 445.1 miliardoj da juanoj, je 16.4% pli
multe ol en la sama periodo de 2002, kaj entreprenoj investitaj
de fremdlandanoj, Hongong-anoj, Maka-anoj kaj Taiwan-anoj plenumis
la kreskan valoron de 220.9 miliardoj da juanoj, je 20% pli multe
ol en la sama periodo de 2002. La kreska rapideco de entreprenoj
de diversaj posedantecoj estis tute super 10%;
- Rapide kreskis la
industria produktado de diversaj lokoj. En la 1-a trimestro kresko
ghenerale superis 23%, sed la industria produktado de Xinjiang,
Gransu, Guizhou k.a. en la okcidenta parto de Chinio kreskis je
10-12% kaj tiu de Yunnan je 9%.
Aliaj atingoj:
1.
En la 1-a trimestro telekomunika instalajho, komputoro kaj aliaj
elektronikaj instalajhoj, transporta instalajho, kemia industrio,
metalurgia industrio, manufakturado de universalaj instalajhoj kaj
tekstila industrio levis sian kreskon je 9.4%.
2.
Multighis je 40% la produktokvanto de foto-komunika instalajho,
poshtelefono, komputoro, personkomputoro kaj monitoro. La manufakturado
de autoj estas la plej elstara. En la 1-a trimestro la produktokvanto
de autoj estis 1.05 milionoj, je 54% pli alta ol en la sama periodo
de 2002, kaj la produktokvanto de personautoj atingis 399 mil, je
120% pli alta ol en la sama periodo de 2002. Kaj la produktokvantoj
de shtalo kaj shtalaj produktajhoj kreskis respektive je 18.1% kaj
16.6%.
3.
En la 1-a trimestro la eksporta valoro de industrio jam atingis
514.6 miliardojn da juanoj, je 30.2% pli alta ol en la sama periodo
de 2002, kaj la kreska rapideco estis je 16.5% pli alta ol en la
sama periodo de 2002.
|