Junie
de 2003, dank' al realigho de la celo de akvokonservo kaj navigacio,
la projekto de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero komencis profitodonadon,
daurigante sian konstruadon.
La akvokonservo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero multe shanghis
la navigaciajn kondichojn de Yangzi-rivero kaj faris Yangzi la vera
Ora Akvovojo. Post plenumigho de la grandega akvokonservejo de la
Tri Gorghoj de Yangzi-rivero la averagha akvoprofundo sur la naviga
vojo de Yangzi atingos 70 metrojn, kaj ghia largheco duoblighos,
dank' al tio chiujare oni povos transporti 50 milionojn da tunoj
da varoj sur ghi kaj multe mallevighos la veturkosto de la varoj.
La totala generatora kapacito de la projekto de la Tri Gorghoj de
Yangzi-rivero estos 18.2 milionoj da kW, kiuj egalas nur al la totala
konsumkvanto de Shanhajo, tamen tio faros shanghighon kun historia
signifo en konstruado de la elektra reto de Chinio kaj malfermos
novan paghon de la projekto konduki elektron de okcidente orienten.
Post realigho de la akvokonservo, navigacio kaj elektroproduktado
la projekto komencos doni grandajn profitojn. En 2009, kiam la projekto
komplete finkonstruighos, ghia jara elektroproduktado donos profiton
de 67 miliardoj da juanoj kaj tio metos solidan bazon por disvolvi
la grandegan akvoenergion de Yangzi-rivero.
|