Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


La Qinghai-Tibeta Fervojo konstruita je 200 km.

    Antau nelonge la ghenerala komandejo de konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo anoncis, ke la Qinghai-Tibeta Fervojo estis konstruita je pli ol 200 km.

    Nun estas tempo, kiam la tibetaj antilopoj migras kaj chiutage granda nombro da antilopoj trapasas chi tie, kio iagrade malfaciligis la konstruadon. Respondeculo de konstruado de viadukto diris, ke por garantii la sekuran migradon de la tibetaj antilopoj kaj konstruadon de viadukto oni shanghis la tagordon.

    Nun oni komencis plenan konstruadon de la fervoja stacio Tanggula, la plej alta super la marnivelo en la mondo kaj plie en senhoma glacia loko. La stacio areas 0.8 hektaron kaj tie krucighos tri linioj. Ghia atendejo estos instalita per oksigenfara ekipajho por sano de la pasagheroj.

     Krom tio, la plej malfacila parto de la fervojo, t.e. la vojo che Tanggula-monto kaj la fervoja stacio de Lhasa jam ekkonstruighis.

     De junio de 2001, kiam komencighis konstruado de la fervojo, oni jam bone solvis la tri grandajn malfacilojn, t.e. la tundra zono, media protektado kaj frosto kaj oksigen-manko sur la altebenajho. Nun la finkonstruita taluso, pontoj, tuneloj kaj aliaj gravaj konstruoj plejparte estas eminentaj kvalite.

     La Qinghai-Tibeta Fervojo etendighas de Golmud de Qinghai ghis Lhasa, kun totala longo de 1142 km. Ghi estos finkonstruita kaj funkciigita julie de 2007.