La cifer-poshtelefonia limigita kompanio LG estas entrepreno investita
de china kaj korea entreprenoj, helpate de registara departemento
de Yantai. Ghia celo estas farighi la plej granda entrepreno de
poshtelefonoj CDMA sur la china merkato, kies plej granda rivalo
sur la china merkato estas la china kompanio (grupo) TCL. Por liveri
al ghi favoran medion de investado la ekonomia disvolva distrikto
multe penadis por ke ghi akiru la surretigan licencon de la china
poshtelefonio. Nun ghi jam farighis pioniro de IT-industrio en Yantai.
Maje de 2003, la korea limigita kompanio TELSON kun investo de 30
milionoj da usonaj dolaroj por fabriki poshtelefonon CDMA jam finkonstruighis
kaj post nelonge komencos produktadon. Lau la plano ghia jara produktokvanto
estas 10 milionoj da poshtelefonoj.
Krom tio pluraj IT-entreprenoj de Europo kaj Usono traktas kun Yantai
pri la investado.
La ekonomia disvolva distrikto decidis disvolvi IT-ghardenon sur
7 kvadrataj kilometroj, kiu ampleksos 100 IT-entreprenojn en 2007.
En la unua duonjaro de 2003 la IT-entreprenoj de la distrikto jam
realigis produktovaloron de 2 miliardoj da juanoj.
Mashin-fabrikado
Manghajh-prilaborado
|