Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Strategia valoro de prosperigo de
la industria bazo de nordorienta Chinio

de ZUO YAN

    En nordorienta Chinio vivas 107 milionoj da loghantoj. La regiono estas vasta kun abundo da naturaj richfontoj. Ghi, kiel grava industria bazo de Chinio en la 50-80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ludis siatempe gravan rolon por disvolvigho de la nacia ekonomio de Chinio.

    De post 1945, kiam finighis la Kontraujapana Rezistmilito de la china popolo, ghi ludis shlosilan rolon por decidi la venkon kaj malvenkon en la milito inter Kuomintango kaj la Komunista Partio de Chinio. Post kiam la popola armeo gvidata de la Komunista Partio de Chinio tie enradikighis kaj gajnis venkon en la Kampanjo Liaoxi-Shenyang, oni jam antauvidis, kiu estos venkinto de la milito. La loko liveris al la popola armeo abundon da materialoj. La popola armeo gajnis nordorientan Chinion kaj prenis ghin kiel sian vastan postfronton, tiel ke la armeo ligita kun la armitaj fortoj gvidataj de la kompartio en nordokcidenta kaj norda Chinio farighis decidema kaj gajnis iniciativon, tiam ghi povis kaj ataki kaj defendi. Tute sen maltrankvilo ghi farighis vigla, energia kaj timiga por la malamikoj.

    Nordorienta Chinio faris grandajn kontribuojn al la china revolucio kaj konstruado, tamen en la lastaj jaroj ghi estis ne sufiche atentata de la registaro. Char oni ne taksis la lokon lau la strategia vidpunkto, tial la tiea industria ekonomio dronis en depresio, grandnombraj shtataj entreprenoj stagnis komplete au duone, kio kauzis al ili grandan deficiton, kaj multaj laboristoj senlaborighis. Jen la tiel nomata fenomeno de la nordoriento de Chinio.

    La china registaro proponis prosperigi la tiean industrion kaj metis tion sur la same gravan strategian pozicion kiel ekonomian disvolvon de nordokcidenta Chinio. Tio estas grava decido kun longdaura strategia valoro kaj kun tre grava kaj profunda influo ne nur sur la ekonomia disvolvigho de Chinio, sed ankau sur la stabileco kaj disvolvigho de la china politiko.

Ekonomia signifo

    La ekonomia prosperigho de nordorienta Chinio havas gravegan signifon, char tiu regiono okupis gravan strategian lokon en la tuta industria sistemo kaj la nacia ekonomio kaj ludis gravan rolon. Ghia prosperigho certe havos profundan influon sur la daura kresko de la nacia ekonomio, harmonia disvolvigho de ghia ekonomio, strategia reguligo de la ekonomia strukturo, firmigo de la publika posedsistemo kaj levo de la internacia konkurencpovo de la chinaj varoj kaj entreprenoj kaj metos firman bazon por realigi la bonhavecon en chiuj flankoj, felichigi la popolan vivon kaj levi ghian kvaliton.

    La ekonomia prosperigho de nordorienta Chinio havas gravan signifon por jenaj tri sferoj:

A. Por levi la sintezan nacian forton de Chinio

    Ghenerale dirite, nuntempe Chinio trovighas en la meza periodo de industriigo, tial plirapidigo de industriigo estas grava rimedo por levi la vivnivelon de la china popolo kaj levi la sintezan forton de la lando. La potencigho de Chinio bezonas kompletan industrian sistemon. Faktoj pruvis, ke pere de ekstera intershangho kaj enkonduko de fremdlandaj kapitaloj oni ne povas havigi al Chinio la kernan teknikon de alilandaj translandaj kompanioj kaj oni nepre devas levi la sintezan nacian forton per propra penado. Kompreneble la hodiaua pozicio de la produktaj entreprenoj de nordorienta Chinio estas multe malpli grava ol en la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam Chinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermo, tamen tie ankorau konservighas kompleta industria sistemo, aktivadas la industria laboristaro kun kompare alta kvalito, tio estas supera en la hodiaua Chinio.

B. Por laborigo

    Pro la iom-post-ioma malgrandigho de la produktado, nun nordorienta Chinio farighis loko, kie koncentrighas multe da senlaborighintaj homoj. Ghis 2001 almenau 16 milionoj da lokanoj perdis sian laboron, tial prosperigi la malnovan industrian bazon de la Nordoriento estas fundamenta rimedo por pliigi la nombron de laborpostenoj, garantii la socian stabilecon kaj levi la nivelon de la popola vivo.

C. Por ekvilibrigi la ekonomian dispozicion de Chinio kaj akceli ghian ekonomian disvolvighon

    En la pasintaj pli ol 20 jaroj de reformado kaj pordmalfermo, lau bezono de la ekonomia disvolvigho la china registaro ellaboris apartan politikon por diversaj regionoj: Unue oni malfermis chemaran regionon kaj poste Pudong-distrikton de Shanhajo kaj la vastan lokon ambauborde de Yangzi-rivero kaj fine la okcidentan parton de Chinio, kaj dank' al tio la supre menciitaj regionoj atingis impetan ekonomian disvolvighon, kio donis garantion por la daura disvolvigho de la makroskopa ekonomio kaj samtempe ekvilibrigis la ekonomian kreskon de diversaj regionoj.

    Nordorienta Chinio havas bonajn fundamentajn instalajhojn, grandan modernan industrian bazon, lertajn industriajn laboristojn kaj diversajn teknikistojn, tial efektivigo de la granda ekonomia disvolvigho en nordorienta Chinio povas plene ekspluati la latentan forton de tiu loko kaj havas gravan signifon por levi la sintezan nacian forton, bonkvalitigi la ekonomian dispozicion kaj konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj.

Politika signifo

    Prosperigi la malnovan industrian bazon estas ne nur ekonomia, sed ankau grava politika tasko. Tio estas ankau praktikado de la fundamentaj teorio, linio, programo kaj sperto de la Komunista Partio de Chinio. Iri la socialisman vojon kun chinaj trajtoj kaj manifesti la avantaghon de la socialisma sistemo postulas, ke oni devas per praktiko pruvi, ke la malnova industria bazo povas esti prosperigita kaj la shtataj entreprenoj bone funkciigataj. La china registaro reprezentas la popolajn interesojn, tial prosperigo de la tiea ekonomio estas bezonata de la popolo. Kaj plie tio estas utila ankau al la socia stabileco kaj shtata sekureco, char la stabileco de la malnova industria bazo strikte rilatas al la ekonomia disvolvigho kaj socia stabileco de la tuta lando, tial plirapidigi la reguligon, reformadon kaj prosperigon de tiu regiono havas gravegan signifon ne nur por la shtato sed ankau por la popolo.

Internacia kunlaboro

    Por realigi la ekonomian prosperighon de nordorienta Chinio estas nemankigebla la politika subteno de la registaro, tamen sole la registara subteno ne sufichas. Oni devas krei bonan medion por investado kaj precipe por intensigo de la sinteza socia reguligo kaj bona legha sistemo. Oni devas havi ankau novan pensfadenon en kreado de la ekonomia sistemo. Koncerne la industriajn trajtojn oni devas intensigi la internacian kunlaboron. Nun la china registaro donas grandan atenton al solvo de la nuklea problemo de la Korea Popol-demokratia Respubliko cele krei bonan medion por enkonduki la eksterlandan investon. Chinio devas pluapashe intensigi la kompletan kunlaboron kun Rusio kaj surbaze de praktikado de la fundamentaj principoj kaj defendo de la shtata digno akceli la ekonomiajn rilatojn kun Japanio. Por prosperigi la tiean ekonomion oni bezonas ankau partoprenon de la Korea Respubliko.