|    
               
               "Reprosperigo 
              de la malnova industria bazo de la nordoriento" estis proponita 
              kiel grava strategia tasko en la Tria Sesio de la 16-a Centra Komitato 
              de la Komunista Partio de Chinio. Kaj Zhao Jincheng, membro de la 
              Tutlanda Komitato de ChPPIK, diris, ke shlosilo de reprosperigo 
              de la nordoriento estas reprosperigo de la tieaj entreprenoj, kaj 
              reprosperigho de la entreprenoj dependos de la laboristoj de tiuj 
              entreprenoj. Oni devas praktiki humanan principon dum la tuta proceso 
              de rearangho kaj reformado de la malnova industria bazo de la nordoriento.     S-ro 
              Zhao opiniis, ke en la reprosperigo de la malnova industria bazo 
              de la nordoriento estas necese starigi ekzamenan sistemon por la 
              laboro de gvidantoj, kategorie malpermesi paradajn kaj fanfaronajn 
              vorkojn, malpermesi nepraktikajn kaj proksimvidajn konstruadon kaj 
              blindan investon por plano de tro malproksima estonteco. Estas necese 
              radikale eviti la malbonajn aferojn de promocio lau "ciferoj". 
              Kaj oni devas fari konstruadon surbaze de disvolvigho de homoj en 
              chiuj flankoj. Zhao laboris kaj vivis en la nordoriento multajn 
              jarojn. Li diris, ke pro la historia kialo la malnova industria 
              bazo de la nordoriento disvolvighis koste de damagho al la vivmedio 
              kaj interesoj de la popolo. Peza shuldo de la hisotrio katenis la 
              ekonomian kaj socian disvolvighon de la nordoriento. Reformado de 
              entreprenoj devigis la laboristojn de la malnova industria bazo 
              pagi malfacile elteneblan reforman memkoston, ke multighis senlaboruloj, 
              malaltighis la vivnivelo, malmultighis shancoj de labor-akiro kaj 
              malfortighis la socia garantio.      "Rearangho 
              kaj reformado de la malnova industria bazo de la nordoriento montras 
              la shanghighon de ne nur koncepto de industrio, sed ankau tiu de 
              urbo kaj socio. La solvenda problemo ne estas sola industria problemo, 
              kaj pli grave estas solvo de postighinteco de la urboj kaj tiu de 
              komplika socia kontraudiro, nome esenco estas solvo de la problemoj 
              pri homoj," diris Zhao Jincheng.     Shtataj 
              entreprenoj en la malnova industria bazo de la nordoriento okupis 
              plejparton de la totala nombro de la entreprenoj de la nordoriento, 
              ilia depresio alportis al la socio multajn nestabilajn faktorojn 
              dum la proceso de la reformado, kaj parto de la problemoj ne estas 
              solveblaj por la registaro, kiel ekzemple granda deficito de asekuro 
              por maljunuloj, malalta povo de kolekto de mono por la medicina 
              asekuro, tro peza shuldo de la entreprenoj k.s. Zhao Jincheng proponis, 
              ke la shtato donu kompare longtempan kaj stabilan subtenon al la 
              asekuro de maljunuloj kaj solvu la deficiton de kapitalo por asekuro 
              de maljunuloj per financa transiga pago kaj imposto kolektita de 
              la centra kaj lokaj registaroj.     "Koncepto 
              de 'humaneco' devas esti montrata en diversaj flankoj," diris 
              Yang Guojun, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK veninta de 
              Harbin, "kaj la plej grava estas plibonigo de la medio. Mi 
              proponas, ke la shtato donu politikan subtenon al la malnova industria 
              bazo de la nordoriento rilate vorkojn de akvoadministrado, akvofonto, 
              traktado de malpura akvo, sableja transformado k.s."      La 
              cheestantoj de la du sesioj prizorgis ankau jenajn aferojn: stimuli 
              reprosperigon de la nordoriento per akcelo de privata ekonomio; 
              doni pli da laborpostenoj pere de manufakturo surbaze de la industria 
              kaj intelekta avantagho; solvi shuldon de entreprenoj dumlonge ghenantan 
              la malnovan industrian bazon de la nordoriento. 
   |