Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Vekighis "nordorienta tigro" (I)

Potenca "nordorienta tigro"

de DENG SHULIN

    La nordoriento de Chinio prosperis en la historio. Ghi estis la unua kompare matura ekonomia regiono de la nova Chinio kaj la unua pez-industria bazo konstruita post ghia naskigho en 1949. Origine ghi estis bazo de shtalo kaj meze de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento kun ekspluato de petrolo tie rapide levighis ankau la petrola industrio kaj ghi farighis tre grava olea produktejo de Chinio. Poste tie formighis kompare kompleta industria sistemo kun shtalo, mashin-fabrikado, petrol-ekspluato kaj kemiindustrio kiel la chefaj, inkl. de karbo-ekspluato, elektroprodukto, konstrumaterialoj, arbara industrio, tekstilado, paperfarado, sukerfarado k.a. La tiea shtala industrio, metalurgiaj instalajhoj, autofabrikado, fabrikado de generatoroj kaj petrola industrio okupas gravan lokon ech hodiau en Chinio.

    Mashin-fabrikado estas koro de la tuta industrio kaj okupas aparte gravan lokon en la nacia ekonomio. Ghia evoluo markas la scienc-teknikan nivelon de la lando. La nordoriento estas loko, kie la china mashin-fabrikado estas evoluinta. Tre gravan lokon en Chinio okupas la mashin-fabrikado en Shenyang, Qiqihar kaj Dalian, la fabrikado de mezuraj kaj tranchaj instrumentoj kaj dinamoj en Harbin, fabrikado de pezaj mashinoj en Shenyang kaj Hulan Ergi, fabrikado de elektraj instrumentoj en Liaoning kaj Heilongjiang kaj autofabrikado en Changchun.

    Liaoning estas provinco, kie la metalurgio, mashin- fabrikado kaj karbo-ekspluato disvolvighis rapide. Ghia shtala industrio disvolvighis frue. Anshan estas shtala urbo de Chinio. Anshan, Benxi kaj Fushun kune formis shtal-industrian sistemon. Shenyang kaj Fushun estas grava bazo de industrio de neferaj metaloj, dum Liaoyang, Jilin kaj Daqing estas grava petrola kaj kemi-industria bazo de Chinio.

    Nun kvankam la nacia ekonomio de la nordoriento depresiis plurajn jarojn, tamen la tiea nafta produktokvanto daure konsistigas 40% de tiu de la tuta lando, dum tiu de ligno 50%, tiu de autoj 30%, tiu de greno pli ol 30% kaj tiu de shipoj pli ol 30%.