Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Vekighis "nordorienta tigro" (I)

Profunde dormis "nordorienta tigro"

de DENG SHULIN

    En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la granda tajdo de reformado kaj pordmalfermo envolvis la tutan Chinion. Iuj lokoj progresis rapide, ekz. Guangdong- kaj Jiangsu-provincoj impete progresis kaj okupas rimarkindajn lokojn en Chinio, dum la nordoriento postighis.

    Kun profundigho de la reformado kaj pordmalfermo pli evidentighis la malekvilibro de la ekonomia disvolvigho de la tuta lando. La provincoj Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang, kiuj iam ludis gravan rolon en la historio de la nacia ekonomio, postighis. Tie la sistema kaj struktura kontraudiroj pli kaj pli elstarighis, la industria strukturo maljunighis kaj la entreprenoj portas pli kaj pli pezajn sharghojn, tial la aktiveco de la ekonomia disvolvigho palighis. Multe da laboristoj perdis laborpostenon. La tri provincoj farighis unu el la lokoj kun plej multe da senlabirighintaj homoj en Chinio. Oni diris, ke "nordorienta tigro" dormis.