Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Vekighis "nordorienta tigro" (I)

Por ke "nordorienta tigro" vekighu

de DENG SHULIN

    La ekonomia malprospero vekis grandan atenton de la centra registaro. Jam en 2002, kiam okazis la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio, oni proponis reprosperigi la malnovan industrian bazon de la nordoriento. En 2003 chefministro Wen Jiabao trifoje inspektis la lokon kaj faris gravan paroladon por reprosperigi la tiean ekonomion. Nun reformado kaj reprosperigo de la loko renkontis gravan historian shancon.

    La reformado kaj pordmalfermo de Chinio spertis procezon de iom-post-ioma profundigho: Unue, la centra registaro decidis malfermi specialajn ekonomiajn distriktojn. En 1980 ghi malfermis kvar specialajn ekonomiajn distriktojn, t.e. en Shenzhen, Zhuhai, Shantou kaj Xiamen, kaj en 1988 en Hainan. Due, ghi decidis malfermi chemarajn urbojn. En 1984 malfermighis la chemaraj havenurboj Tianjin, Shanhajo, Dalian, Qinhuangdao, Yantai, Qingdao, Lianyungang, Nantong, Ningbo, Wenzhou, Fuzhou, Kantono, Zhanjiang kaj Beihai. Trie, ghi malfermis chemarajn ekonomiajn disvolvajn regionojn. En 1985 ghi decidis fari Yangzi-delton, la delton de Perlo-rivero kaj la sudan parton de Fujian-provinco, inkl. de Xiamen kaj Quanzhou, ekonomiaj disvolvaj regionoj. Kvare, ghi decidis malfermi kaj disvolvi la novan distrikton Pudong de Shanhajo. En 1990 ghi faris decidon malfermi kaj disvolvi la novan distrikton Pudong el la perspektiva strategia vidpunkto de la ekonomia disvolvigho de Chinio. Kaj fine che la sojlo de la 21-a jarcento ghi decidis plenenergie disvolvi la ekonomion de la okcidenta parto de Chinio.

    La reformado kaj pordmalfermo en la pasintaj 25 jaroj multe levis la sintezan nacian forton de Chinio kaj nun Chinio jam farighis lando iagrade influanta la mondan ekonomion.

    Tamen oni facile trovas, ke la nordorienta parto de Chinio, kiu iam ludis gravan rolon por la china ekonomio kaj faris grandajn kontribuojn al la tuta lando, estis iagrade preteratentita. Kaj en la tempo, kiam la mondo transpashis la sojlon de la nova jarcento, la nordoriento estas denove alte taksata de la centra registaro: Reprosperigi ghian malnovan industrian bazon.