Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Vekighis "nordorienta tigro" (II)

de DENG SHULIN

    Estro de la Esplora Departemento pri Disvolva Strategio kaj Regiona Ekonomio sub la Disvolv-esplora Centro de la Shtata Konsilantaro s-ro Li Shantong kaj vic-esploristo Feng Jie de tiu departemento opinias, ke de post praktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo la ekonomio en la chemaraj regionoj disvolvighis rapide kaj formighis kelkaj regionoj de rapida ekonomia disvolvigho, kiaj Delto de Perlo-rivero, Yangzi-delto kaj la regiono ampleksanta Pekinon, Tianjin kaj Tangshan. En la strategia shanco de la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento la china ekonomio devas kreski stabile kaj kontinue por realigi la grandiozan celon konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj. Tio ne nur bazighas sur la antaua rapideco, sed ankau dependas de vigligho de novaj ekonomiaj regionoj. La malnova industria bazo de la nordoriento de Chinio havas kompare bonajn naturajn kondichojn kaj vastan ekologian volumenon. Tie la industria bazo estas forta, la fundamentaj instalajhoj kompletaj kaj la scienc-teknika forto potenca kun kompare alta nivelo de kulturo kaj edukado kaj granda latenta forto por disvolvigho. Se oni daure stimulos la reformadon, kompletigos kaj efike vigligos la malnovan industrian bazon, la nordoriento povos farighi nova viviga regiono por daura disvolvigho de la nacia ekonomio de Chinio. S-ro Huang Taiyan, profesoro de la China Popola Universitato, diris: "Antau kelke da jaroj la centra registaro ellaboris strategion pri ekonomia disvolvigho en la okcidenta parto de Chinio kaj turnis kapitalon kaj teknikan forton tien, kie estas abundo da naturaj richfontoj, sed la bazaj kondichoj ne estas bonaj kaj la teknika forto kompare malforta. La praktiko montras, ke oni ne povas rapide profiti de la okcidento post granda investado, tial la grandskala ekonomia disvolvigho en okcidenta Chinio povas esti efektivigita nur en longa tempo kaj ni devas trovi ion novan por akceli la ekonomian disvolvighon de Chinio, tio ja estas la malnova industria bazo de la nordoriento de Chinio."

    D-ro Ning Xiangdong de la Esplora Centro pri China Ekonomio sub Qinghua-universitato esploris la problemon pri vigligo de la malnova industria bazo de la nordoriento lau la teorio pri ekonomia ekvilibrigo de diversaj regionoj. Li diris: "La centra registaro faris strategian decidon pri reprosperigo de la malnova industria bazo de la nordoriento. Tio estas bezono por ekvilibrigi nian nacian ekonomion. En la pasintaj 25 jaroj de reformado kaj pordmalfermo Chinio atingis grandan sukceson, sed la disvolvigho de diversaj lokoj estis neegala, la ekonomio en la orienta kaj meza Chinio progresis rapide, dum tiu en la okcidento malrapide. Jughate lau la nuna stato la diferenco inter la sudo kaj nordo farighis jam tre granda. Mi opinias, ke reprosperigo de la nordoriento estas grava decido por dispozicio de la nacia ekonomio de Chinio. Mi elkore deziras, ke la nordoriento farighu nova loko por akceli la ekonomian kreskon de Chinio."

Kion oni devas fari por vigligi "nordorientan tigron"?

    Reordigo, reformado kaj reprosperigo de la malnova industria bazo de la nordoriento utilas al la harmonia disvolvigho de la loka ekonomio, al ekspluato de la latenta forto, al pli racia dispozicio de la nacia ekonomio kaj reguligo de ghia strukturo, al levo de la internacia konkurenca povo de chinaj industrioj kaj entreprenoj kaj al socia sekureco. Tio havas grandan signifon por nia nacio.

    Sed kiamaniere oni sukcesos reprosperigi tiun lokon?

    Fakuloj proponis plene utiligi la ekzistantajn mashinfabrikajn entreprenojn por shanghi la lokon en gravan bazon de ekipajha fabrikado.

    Fakuloj montris, ke por reprosperigi la nordorienton oni bezonas prudentan registaron. Ili ekzemplis tion per Dalian. Ili opiniis, ke en la lastaj jaroj Dalian progresis rapide, kio dependis chefe de la prudento de la registaro. Se la registaro bone plenumos sian devon, la ekonomio disvolvighos rapide.

    Chu oni devas reprosperigi la ekonomion de la 3 provincoj aparte au samtempe? Tio estas alia problemo studata de la fakuloj.

    Estas ghojige, ke kuna disvolvigho jam farighis komuna deziro de la altrangaj shtatoficistoj de la tri provincoj de la nordoriento. La 3-an de decembro, 2003, okazis internacia strategia simpozio pri reprosperigo de la nordoriento. En la simpozio gvidantoj de la tri provincoj promesis, ke por reprosperigi la malnovan industrian bazon de la nordoriento la tri provincoj rompos lokan blokadon kaj merkatan disighon, plifortigos regionan kunlaboron kaj kune penos por krei la ekonomian regionon de Chinio kun plej vigla konkurencpovo.

    La provincestro de Liaoning opiniis, ke estas grava la kuna disvolvigho de la tri provincoj. La provincestro de Jilin diris: "La tri provincoj pluapashe intensigos la kunlaboron kaj intershanghon en la estonteco, rompos la lokan blokadon kaj merkatan disighon, aktive akcelos la regionan labordividon kaj fakan kunlaboron, akcelos reciprokan konformighon de la industria cheno kaj richfontoj, kaj faros chion eblan por realigi la komunan disvolvighon." Vicprovincestro de Heilongjiang diris: "Por disvolvi la potencajn industriojn de Liaoning kaj Jilin, nia provinco Heilongjiang volonte ludos akcesoran rolon."