En
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento aperis en Chinio la unuaj privataj
entreprenoj. De tiam la chinaj privata ekonomio kaj privataj entreprenoj
pli kaj pli bone disvolvas sian superecon en merkata konkurenco
kaj ilia kreiveco montrighas ne nur en tekniko kaj produktajhoj,
sed ankau en la produkta sistemo. Nun 200 milionoj da chinoj laboras
en privataj entreprenoj.
La
unua richulo de Chinio naskighis en privata entrepreno
S-ro Liu Yonghao estas
rigardata de Hongkong-aj jhurnaloj kiel la unua richulo sur la china
cheftero. Li estas prezidanto de la kompanio (grupo) Nova Espero.
Liu diris, ke la Nova Espero spertis disvolvighon en 20 jaroj kaj
ghi havas ian superecon en prilaboro de furagho, laktajhoj kaj viando
kaj en brutobredado. Nun ghi estas elstara en la merkata konkurenco.
Liu
estas ankau vicprezidanto de la Banka Korporacio Minsheng, Chinio.
La
Banka Korporacio Minsheng naskighis antau 6 jaroj. Ghi estas privata
financa establo kompare frue fondita en Chinio. Oni rigardas ghin
kiel entreprenon de privata kapitalo en financa merkato. Ghi estas
unu el la plej bonaj bankaj korporacioj en Chinio.
La
kompanio Nova Espero farighis chefa akciulo de Minsheng kaj post
tio ghi shanghis sian entreprenadon de produktado al tiu de kapitalo.
Liu diris, ke jam en la komenco de la 90-aj jaroj la Nova Espero
achetis kaj aneksis aron da entreprenoj kaj establis branchojn en
multaj lokoj de Chinio, tiel ke ghi fondis kompare solidan fundamenton
kaj post tio ghi donis investon al financa establo, banko kaj asekura
kompanio, tiel ke ghi multe disvolvighis kaj ghia kapitalo multe
kreskis.
Post
membrigho de Chinio al MKO
Chinaj
privataj entreprenistoj tre zorgas pri la nova spaco de disvolvigho
kaj influo kauzitaj de membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo
(MKO).
Membrigho
de Chinio al MKO signifas, ke la chinaj privataj entreprenoj ekhavis
egalanb konkurencan rajton en la china kaj internacia merkatoj.
Statistiko montras, ke Chinio havis dekojn da reguloj katenintaj
la privatan ekonomion en ghia entreprenado, sed nun nur telekomunikado,
asekuro kaj kelke da aliaj strikte rilataj al la nacia ekonomio
kaj popola vivo estas daure regataj de la shtato, sed multaj el
ili estos iom post iom malfermitaj al eksterlando lau promeso de
la china registaro. Lau la principo pri civitana traktado, chinaj
kapitaloj rajtas sin okupi en chiuj sferoj, malfermitaj al eksterlando,
tio signifas, ke la chinaj privataj entreprenistoj rajtas disvolvighi
sur pli multaj kampoj. Fakuloj diris, ke estos nuligitaj ankau aliaj
katenoj al la privataj entreprenoj, kiaj nejustaj traktadoj pri
enmerkatigho, kolektado de mono sur merkato, importado kaj eksportado.
Membrigho de Chinio al MKO ankau kreis favorajn kondichojn por chinaj
privataj entreprenoj partopreni la internacian komercan konkurencon.
Antaue chinaj privataj entreprenoj faris multe por disvolvi sian
entreprenadon alilanden. Kaj tio realighos post nelonge.
Internaciigho
de privataj entreprenoj estas nepra tendenco de la ekonomia tutmondigho
kaj ankau ilia neeviteble elekto en certa periodo de ilia disvolvigho.
Fakuloj kredas, ke la nova produkta forto kreita de privataj entreprenoj
estos chefa kauzo de akcelo de rapida disvolvigho de la china ekonomio
en la venontaj 5-10 jaroj.
Kompreneble
la chinaj privataj entreprenoj renkontos pli kaj pli multe da fortaj
rivaloj en la enlanda kaj internacia merkatoj.
Liu
Yonghao diris, ke la Nova Espero ne timas komercan konkurencon kun
alilandaj rivaloj, sed volonte akceptos la defion kun la eksterlandaj
entreprenoj por okupi la enlandan kaj internacian merkatojn.
Politika
kondicho
Krei
liberan, justan kaj unuigitan medion estas baza garantio por disvolvigho
de la chinaj privataj entreprenoj kaj ankau premiso de ilia rapida
irado al la internacia merkato.
Fakuloj
diris, ke estas facile teorie konfesi, ke la privataj entreprenoj
havas la saman rajton de ekstera komerco kiel la shtataj entreprenoj,
sed efektive estas multe da problemoj malfacile venkeblaj. Tial
oni devas fari reformadon kaj reguligon de la registaraj funkcioj;
bone fari konstruon de sistemoj de la modernaj entreprenoj kaj fine
post membrigho de Chinio al MKO la translandaj kompanioj faros pli
drastan konkurencon en la china merkato, kio certe vekos atenton
de la publiko al la naciaj industrioj.
Tendenco
de disvolvigho
Unue, la chinaj privataj
entreprenoj plimultighos. La china registaro jam klare montris,
ke ghi malfermos al la privataj entreprenoj chiujn terenojn, kiuj
estas konformaj al la shtataj leghoj kaj industriaj politikoj kaj
lau promeso de la registaro malfermotaj al eksterlando. Chinio multe
faciligos la permeson de eniro en la merkaton. La shtato ellaboris
planon kaj favorajn kondichojn koncerne la disvolvon de la okcidenta
parto de Chinio, tio signifas, ke ghi donos grandan scenejon por
disvolvigho de la privataj entreprenoj kaj krom tio la politiko
pri disvolvo de malgrandaj urbetoj estas utila ankau al la privataj
entreprenoj.
Due,
estos pli racia la dislokigho de la privataj entreprenoj, kiuj estas
unu el la vivfortoj en la kampo de novaj altaj teknologioj. En la
pasintaj 20 jaroj Stone, Legend, Founder kaj aliaj privataj entreprenoj
jam akiris rimarkindajn sukcesojn en softvaroj de komputiloj. Kun
realigho de la strategfio prosperigi la shtaton per sciencoj kaj
edukado, aperos sur la china cheftero pli multe da privataj entreprenoj
sin okupantaj pri novaj altaj teknologioj. Multaj privataj entreprenoj
nun shanghas sian produktadon kaj aro da eminentaj chinaj junuloj
studintaj eksterlande, revenis la patrion por disvolvi novteknologiajn
entreprrenojn. Kun nuligo de politiko malpermesi al la privataj
entreprenoj importi kaj eksporti, multaj el ili ekokupos sin pri
tiu afero. Kaj post nelonge aperos la fenomeno de racia dislokigho
kaj komuna disvolvigho de la unua, sekundara kaj terciara industrioj
de la privataj entreprenoj.
Trie,
la kvalito de privataj entreprenoj havos impeton. Multaj privataj
entreprenoj nun faras reformadojn teknikan, administran kaj sisteman
por levi la kvaliton de siaj varoj kaj pliigi la facile vendatajn
varojn. Tio estas nova tendenco de disvolvigho de la chinaj privataj
entreprenoj.
|