Hodiau
antau niaj okuloj aperis monda laborejo, kiu trovighas che la orienta
marbordo de Chinio, t.e. de Dalian en la nordo, tra Shanhajo kaj
Fujian ghis Guangdong inkl. de Taiwan. Nun la laborejo dilatighas
al aliaj lokoj de Chinio. Per siaj facilaj trafiko kaj telekomunikado
la industria regiono kun Pekino kiel la centro altiris al si plurajn
translandajn kompaniojn, kiuj interesighas pri la orienta chemara
regiono de Chinio. Kvankam la produktokvanto de Chinio nun ne superis
la totalan produktokvanton de Europo, tamen post 10 jaroj certe
estos alia rezulto.
|
Laboristinoj
de la shaltil-fabriko Alcatel
|
Nun
Chinio kun plej granda loghantaro de la mondo iom post iom shanghighas
el fabrikanto de pupoj Winnie the Pooh kaj Aershuoj Jordans en la
mondan altteknologian merkaton. Tio estas klara. La senchesa investo
al Chinio vershajne ne malhelpighis de la tutmonda makroekonomia
cirkulado. Tio remuldas ankau la industrian bazon por Chinio. Ni
povas diri, ke krom Chinio, neniu lando inkl. de Japanio kaj aliaj
landoj de Azio, povas reaperigi la sukcesojn de Chinio.
Antau
10 jaroj dank' al sia senchesa provizo de malkaraj laborfortoj Chinio
kreis merkaton de malmultekostaj produktajhoj: ludiloj, tekstilajhoj
k.a. Nun ghi produktas ne nur tiujn objektojn, sed ankau multe da
aliaj objektoj. Promenante en Pudong, disvolva zono de Shanhajo,
ni vidis, ke tie estas multe da novaj fabrikoj. Tie estas kompanio
Intel, kiu produktas chipojn, kompanio Corning de precizaj fotoelektraj
instrumentoj, kompanio Matsushita de delikataj likv-kristalaj monitoroj,
shtala kompanio Thyssen Krupp, kiu produktas komplete per automataj
ekipajhoj, kaj kompanio Alcatel, kiu efektive produktas chion, de
dighita shalta sistemo ghis videokonferencaj ekipajhoj. Chi tiu
jam translokis sian azi-pacifikan chefstabejon en Shanhajon. Mi
demandis s-ron Ron Spithill, prezidanton de la Azi-Pacifika Franca
Telekomunika Giganto, chu estas io, kion la kompanio ne povas produkti
en Chinio. Li pensis momenton kaj diris: "Ne. Mi pensas, ke
ne."
La
respondo havas grandan signifon. Tio signifas, ke antau chio, Chinio
aperas sur la monda merkato kiel fidinda produktanto de altteknologiaj
varoj escepte de la laborkompaktaj varoj kaj per tio ghi malfermis
novan paghon de la china ekonomia historio. Efektive, tia disvolvo
jam eniris en bonan staton, kaj koncerne translandan kompanion la
respondo de Ron Spithill aludas ankau tion: "Vi devas fari
chion lau via eblo, levi vian produktivecon, kvankam portempe en
Chinio ne estas fortaj rivaloj por vi, ili certe aperos post nelonge."
Tio estis vortoj de s-ro Gordon Orr, direktoro de la kompanio de
Mckinsey en Chinio.
Efektive,
talenta direktoro devas cerbumi ne pri tio, chu li devas kreskigi
sian produktivecon en Chinio, sed pri tio, kian produktivecon kaj
kiel rapide li efektivigas ghin. Pluraj translandaj kompanioj trovis,
ke en Chinio estas abundo da malmulte salajrataj kaj bone trejnitaj
laborfortoj. Kaj plie, tie jam kreskis novgeneraciaj fakuloj kaj
la alilandaj translandaj kompanioj povas ilin dungi kaj konfidi.
|
Investa
tabelo de alilandaj entreprenistoj
|
Ghuste
dank' al tio en la pasintaj 3 jaroj Chinio enkondukis eksterlandan
investon de 112.3 miliardoj da usonaj dolaroj.
Mi
prenu chipojn kiel ekzemplon. Nun eble estas neniu industrio en
la mondo krom duonkonduktanta, kiu postulas pli da koncentrita kapitalo
kaj preciza teknologio. Por novaj fabrikoj produkti la plej maldikajn
silicajn platojn signifas multe pagi pro valoraj ekipajhoj. En la
pasintaj jaroj Chinio sukcese enkondukis grandan sumon en la kampon
de chipo-fabrikado, kion oni devas komplete au almenau parte atribui
al la politiko de la china registaro enkonduki kapitalojn de Taiwan-aj
entreprenistoj.
La
Internacia Duonkonduktanta Kompanio antau nelonge fondis en Shanhajo
fabrikon de chipoj. 80% de ghiaj klientoj estas usonaj kaj Taiwan-aj.
Nun pli ol duono de ghiaj produktajhoj estas faritaj sur la cheftero
de Chinio.
Kompanio
Corning bone montras la gravan rolon de la china merkato kiel strategia
bazo de la monda industrio de fabrikado.Antau 5 jaroj ghia fabriko
en Chinio estis de malgranda skalo, sed nun Corning havas 9 fabrikojn
tie. Ili produktas multajn varojn, kiaj fotofibraj kabloj, likv-kristalaj
monitoroj kaj tush-konvertiloj. Tiuj grandaj fabrikoj kaj du fabrikoj
de usona Lucent estis aneksitaj de Corning. Post nelonge Chinio
farighos la dua granda merkato de telekomunikaj ekipajhoj post Usono.
El tio vidighas kial la internacie grandaj telekomunikaj magnatoj,
kia Corning, unu post alia investis en Chinio.
Establi
fabrikojn en Chinio, produkti altkvalitajn varojn per malalta produktokosto
kaj vendi ilin en proksimaj kaj malproksimaj lokoj jam ne estas
nur sur papero, sed donis grandan influon sur diversaj ekonomiaj
rondoj. La japanaj fabrikoj kreas 30% de la totala enlanda produktovaloro,
kaj tiuflanke Japanio estas la unua inter la 8 gravaj evoluintaj
landoj. Pro aparteco de la geografia situo kaj tro granda dependado
de la industrio de fabrikado la japana ekonomio estas facile influata
de Chinio. En Japanio la enlanda merkato stagnas kaj la kompanioj
multe penas por mallevi la produktokoston. Por atingi tiun celon
multaj japanaj kompanioj deziras disvolvi sian karieron en Chinio,
tio signifas, ke ilia produktado translokighos en Chinion.
Mi
prenu la japanan kompanion Pioniro kiel ekzemplon. Antau nelonge
ghi establis fabrikon en Kantono por kopii DVD, tamen tiu teknologio
estis ekaplikata nur antau kelkaj monatoj en Japanio. Tio surprizis
ankau ghin mem. Ghia ghenerala direktoro diris: "Tiu nova teknologio
eksportighis alilanden nur 6 monatojn post kiam ghi estis ekpraktikata
en Japanio. Tio estas la unua fojo en la historio de nia entreprenado."
La
china furoro en japanaj kompanioj estas tiel forta, ke Japanio eble
superos Usonon en investado al Chinio. Chi-flanke Omron estas tipa
ekzemplo. Kvankam ghi havas grandegan fabrikon en Shanhajo, tamen
ghia direktoro deziras duobligi la produktokvanton de siaj fabrikoj
en Chinio en la venontaj 3 jaroj kaj fondi chefstabejon de subkompanio
en Shanhajo. Omron havas aron da junaj kaj kleraj laboristinoj en
Chinio, kies monata salajro estas nur 100 usonaj dolaroj, sed en
Japanio la salajro de la samnivelaj laboristinoj estas 1000 usonaj
dolaroj. Sendube la japanaj kompanioj, kiuj deziras liberigi sin
el malfacilo, ne volas pagi tiel multe da mono por japanaj laboristoj.
Kompreneble
tiu fenomeno estas avantagha kaj malavantagha por Japanio. Nun Japanio
fondis fabrikojn en Chinio, kiuj transportos multe da varoj al Japanio
kaj vendos ilin je la prezo multe pli malalta ol la antaua. En 2001
Chinio eksportis al Japanio varojn kun valoro de 54 miliardoj da
usonaj dolaroj, je 9 miliardoj da usonaj dolaroj pli multe ol en
2000. Kompreneble tio okazis ankau pro la ekonomia depresio en Japanio.
Samtempe kun tio la malmultekostaj varoj produktitaj en Chinio iel
utilis al la japanaj konsumantoj, kiuj kutimis al alta prezo.
La
influo estas multe pli granda ol la supre menciita. Antaue, kiam
Japanio eksportis kapitalon kaj establis fabrikojn en aliaj landoj,
inkl. de Usono, ghi ofte transportis tien la avangardajn ekipajhojn
bezonatajn de la fabrikoj. Sed nun pli kaj pli da japanaj entreprenistoj
establas komercejon en Chinio por kontentigi la bezonon de la konsumantoj.
"Tio estas tute lau nia volo," diris la prezidanto de
Omron en Shanhajo. Li aldonis, ke en la okazo, kiam al la liverantoj
de Omron mankas mesagho, do la kompanio kunlaboros kun lokaj komponantoj,
tial finfine la chinaj komponantoj kapablos liveri la bezonajhojn
al Omron. Fakte Omron jam decidis kunlabori kun chinaj liverantoj.
Kial
Omron kaj aliaj japanaj liverantoj povas preteratenti tiel gravajn
mesaghojn? La levigho de china produktado nun trovighas en shlosila
tempo. La internacia flagshipo de produktado jam atingis chinan
marbordon kune kun siaj malgrandaj shipoj. En iu nova industria
kvartalo en suda Pekino fabriko de Nokia staras en la centro, chirkau
kiu estas diversaj fabrikdomoj, kiuj apartenas al komercistoj de
Nokia en diversaj lokoj de la mondo. Nokia investis pli ol 2 miliardojn
da usonaj dolaroj en Chinio. Nun tiu industria kvartalo vershajne
ampleksas chiujn bazojn de Nokia en la mondo: Esplora Triangulo
kaj bazoj Singapura kaj Stuttgarta, tamen tie estas nur industria
kvartalo en Chinio kaj ghi aspektos finfine kiel la estonta Nokia.
(El
"Richajho, marto 2002)
|