Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Metala urbo -- Yongkang

    Yongkang situas meze de Zhejiang-provinco. En tiu malgranda loko funkcias miloj da mashinaj kaj metalaj entreprenoj, pro tio ghi ricevis la nomon "metala urbo" de Chinio.

    La historio de la tiea metal-produktado estas tre longa. Jam antau 5 mil jaroj, kiam en Chinio regis Huangdi, prapatro de la china nacio, oni tie komencis fandi ercojn. Oni diris, ke Huangdi mem loghis tie kaj faris imperiestran tripiedon ding-o. Tiam la loghantoj komencis entrepreni erco-fandadon. En Song-dinastio (960-1279) multaj bronzajhistoj, ferajhistoj kaj stanajhistoj, devenintaj de tie, viglis en chiuj lokoj de la lando pro vivrimedoj. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en diversaj lokoj de Chinio laboris 20 mil metiistoj de Yongkang. Hodiau la tieaj privataj entreprenoj pli kaj pli kreskas kaj ghia reputacio farighas pli kaj pli granda.

    Nun la metala produktado jam farighis grava parto de la tiea ekonomio. La nombro de metalaj kaj mashinfabrikaj entreprenoj kaj ilia produktovaloro konsistigas pli ol 80% de la lokaj entreprenoj kaj ilia totala produktovaloro. La de ili produktitaj metalaj varoj superis 20 mil specojn kaj 1.2 mil specoj el ili eksportighas alilanden. Inter ili estas elektraj instrumentoj, chiutage uzataj metalajhoj, serio da ghardenaj instrumentoj, instrumentoj por autobusoj, terkulturaj mashinoj kaj motorcikloj kaj aliaj malgrandaj metalajhoj. Ili havas grandan debiton en la marketo pro siaj alta kvalito kaj malkara prezo. La tie produktitaj raspiloj, tondiloj, tranchiloj kaj rabotiloj ghuas grandan renomon en- kaj eksterlande.

    Oni jam investis 370 milionojn da juanoj al konstruo de la China Scienc-teknika Metala Centro, kiu kovras 33 hektarojn da tero kun plank-areo de 315 mil kvadrataj metroj kaj 2390 butikoj. Pro tio ghi farighis la plej granda komercejo de diversaj metalajhoj en Chinio. La metalajhoj vendighas ne nur en Chinio, sed ankau en aliaj 30 landoj de Azio, Europo kaj Ameriko.

    Yongkang establis sian vendejon ankau en okcidenta Chinio kaj landlima regiono. Nun formighis en la lando komerca reto de metalajhoj kun Yongkang kiel la centro. La diversaj varoj kaj informoj pri metalajhoj chinaj kaj alilandaj kolektighas en Yongkang. Pro tio ghi estas ankau centro de scienc-teknologiaj informoj pri la metalaj produktajhoj.

    Por kunigi la scienc-teknikajn fruktojn kun la merkata bezono Yongkang establis la Chinan Muzeon de Metalajhoj, Eksponejojn de Famaj Produktajhoj de Yongkang kaj de aliaj landoj, Scienc-teknikan Domon, Scienc-teknikan Bibliotekon k.a. Ili estas utilaj ne nur al la produktado de metalajhoj de Yongkang, sed ankau al ghia teknika renovigo.

    Yongkang kredeble farighos bazo por disvolvo kaj eksperimento de la metalajhoj. En 2000 tie okazis la Kvina China Foiro de Metalajhoj kaj en ghi oni vendis 2130 scienc-teknikajn fruktojn.