En
junio de la jaro 2002, la 7-a Internacia Ekspozicio pri Autoj okazinta
en Pekino de Chinio altiris al si pli ol 1200 autajn komercistojn
kaj fabrikojn de la mondo. Pli ol 40 mil homoj vizitis ghin. Estis
neatendita la inklino de chinoj al autoj.
En
urboj de Chinio pli kaj pli multaj familioj povas acheti automobilon.
Prospero de automerkato ekscitas autofaradon. Kompare kun la 80-aj
jaroj, la china autoindustrio multe shanghighis.
Iniciato
de Volkswagen en Chinio
En
la komenco de la 80-aj jaroj por chinoj havi personauton estis nur
deziro. Tiam la industrio de auto precipe personauto en Chinio estis
ege malforta. Plejparto da autopecoj dependis de importado. Tiam
la jara produktokvanto de autoj estis nur miloj. Fremdaj fabrikoj
de autoj ne kredis, ke prosperos la china industrio de auto. Kiam
Chinio deziris importi pruduktan linion por disvolvi sian automobilan
industrion, esprimante, ke ghi povas kunlabori kun okcidentaj landoj
en tiu flanko, internaciaj autofabrikoj montris sin malvarmaj pri
tio. Nur Volkswagen de Germanio venis el malproksima Europo.
Retrorigardante
la jaron 1985, kiam la Shanhaja Volkswagen Automobila Kompanio Limigita
kune investita de Chinio kaj Germanio produktis la unuan automobilon
Santana, la laboristoj klare memoras: tiam en la laborejo ne trovighis
produkta linio, oni elprenis karoserion el kontenero kaj metis ghin
sur benkojn por muntado. Tiel la unua Santana naskighis en la fabriko.
Iu japana kolego diris post sia vizito al la Shanhaja Autofabriko:
"Shajne tio estas produkta metodo de la generacio de mia avo".
Tiam la china autopeco-produkta kapablo estis malforta, 97.3% da
pecoj de automobilo dependis de importo, kaj sekve la produktokosto
estis alta.
Volkswagen
sukcesas en Chinio
La
Shanhaja Volkswagen enkondukis avangardan teknikon kaj starigis
produktan linion. Post dekkelkaj jaroj, subtenate de la registaro,
93% da automobilaj pecoj estas faritaj de Chinio. En la jaro 1999,
Schroeder, chefministro de Germanio, diris post sia vizito al la
Tria Fabriko de la Shanhaja Volkswagen Automobila Kompanio Limigita,
ke la kompanio estas sukcesa ekzemplo de kunlaboro de Chinio kaj
Germanio, kaj la historio atestas pravecon de la decidofarintoj.
Volkswagen
de Germanio povas fieri pro sia sukceso en Chinio: Antau 19 jaroj
la jara produktokvanto de automobiloj estis 30 mil, sed pro la kreskanta
bezono de klientoj la kompanio plibonigis la ekipajhojn, kaj nun
ghi produktas 400 mil automobilojn chiujare. La vendokvanto jam
superis 2.4 milionojn, okupante 50% de tiu en la automobila merkato
de Chinio. Santana estas unu el la fabrikmarkoj de Volkswagen en
Chinio. Pro sia mult-uzebleco ghi kontentigis la bezonon de la tiama
china socio kaj estis tre bonvena en la pasintaj pli ol 10 jaroj.
En Germanio produktighis nur 130 mil tiumarkaj autoj, sed en Chinio
- 1670 mil. Ja estis senprecedenco en la internacia automerkato,
ke dum la 10 jaroj ghi okupis 50% da china automerkato.
Antau
19 jaroj, kiam ekfunkciis la Shanhaja Volkswagen, la registrita
kapitalo estis nur 160 milionoj da juanoj, sed en la jaro 1999 la
registrita kapitalo jam atingis 4.6 miliardojn da juanoj. La tridekobla
kapitalo montras fidon de Volkswagen de Germanio al la estonta china
automerkato.
En
19 jaroj chirkau Volkswagen de Shanhajo kreskis multaj entreprenoj
farantaj autopecojn, kiuj farighis bazo de autopeca industrio de
Chinio.
Granda latenta
merkato
La
sukceso de Volkswagen de Shanhajo atestis grandan latentan automerkaton
de Chinio, kiu altiris al si grandajn famajn fabrikojn de autoj:
General Motors de Usono, Toyota kaj Honda de Japanio, Hyundai de
Koreio, Citroen de Francio k.a. unu post alia eniris en Chinion
kun sia tekniko kaj investo por okupi lokon en la vasta china automerkato.
La
disvolvigho de auto-industrio ekscitos ankau industriojn shtalan,
mekanikan, kauchukan kaj plastan, komercon, elektronikan komercon
kaj informadikon kaj koncernos financon, trafikon, asekuron, energion,
turismon k.s. 5-7 mil autopecoj en unu automobilo tushas pli ol
30 okupojn, ekzemple pli ol 200 entreprenoj liveras produktajhojn
kaj donas servon al Volkswagen de Shanhajo, kaj laborantoj en tiuj
entreprenoj estas 4-oble pli multaj ol tiuj en la fabriko de Volkswagen
en Shanhajo. Disvolvigho de Shanhaja Volkswagen sekvigis famighon
de rilataj entreprenoj de autopeca farado.
Kun
enirado de fremdaj automobilaj produktantoj ankau autopecaj produktantoj
atentas la vastan merkaton de Chinio. Denso de Japanio, la plej
granda autopeca entrepreno de Toyota, estas la 4-a granda liveranto
de la mondo. Ghi funkciigas sian filian entreprenon en Tianjin,
Yantai kaj Chongqing de Chinio kaj estos kunlaboranta kun la China
Autopeca Komisiono por siaj sparkilo, glacovishilo k.s. autopecoj,
kiuj havas vastan vend-reton en Chinio.
En
aprilo de la jaro 2002, ACDelco de Usono nomata "fakulo de
autopecoj de la mondo" ekfunkciigis la unuan filion en Nankino
de Jiangsu-provinco, orienta Chinio. Tio estas la unua pasho de
la kompanio por disvolvigho en la vasta postvenda merkato de autoj
en Jiangsu- kaj Anhui-provincoj. Fremdaj komercistoj pri autopecoj
interesighas pri la china postvenda kaj serva merkato pro tio, ke
nun en Chinio nur 1% da postvendaj servejoj kapablas doni altkvalitan
servadon, alivorte en Chinio latentas 99% da postvendaj servejoj.
"Ni planas en la fino de 2002 kaj komenco de la venonta jaro
ekfunkciigi en Jiangsu- kaj Anhui-provincoj 100 ACDelco-filiojn,
kaj en 3 jaroj en tiuj du provincoj estos 500 niaj filioj,"
diris la respondeculo de ACDelco.
Ne
nur auto-merkato, sed ankau autopeca merkato de Chinio estas neforlaseblaj
por fremdaj komercistoj. La prezidanto de Bayerische Motor en Werhe
AG (BMW) diris: "Kvankam nia auto malfrue eniris la chinan
merkaton, tamen nia rapideco ne estos malpli granda ol aliaj autaj
entreprenoj. Nia celo estas en la venontaj jaroj okupi 50% da china
merkato de luksaj autoj."
|