Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Chie vidighas "Farita en Chinio"

de GU YUQING

    De la lastaj jaroj chinaj varoj vidighas ne nur en mez- kaj malgrandaj vendejoj, sed ankau en multaj grandaj magazenoj de Europo.

Chinaj varoj aperis en Europo

    En vendejoj kaj superbazaroj, entreprenataj de chinaj elmigrintoj en la distriktoj 13-a kaj 19-a de Parizo, vidighas multaj chinaj varoj, kiaj metiartajhoj, silkajhoj, vestoj, porcelanajhoj, fruktoj, marproduktajhoj, vinagro, sojo kaj etmanghajhoj en gustoj de diversaj lokoj de Chinio. En grandaj superbazaroj oni povas vidi varojn faritajn en Chinio, kiuj estas ne nur tradiciaj ludiloj, vekhorloghoj kaj monujoj, sed ech DVD-aparatoj, videoregistratoroj, mikroondaj fornoj, telefonoj, printatoroj, polvo-suchiloj, akvovarmigiloj, elektraj gladiloj, suko-premiloj, klimatiziloj k.a. Ankau multe da gladiloj estas importitaj el Chinio. Granda shanghigho okazis en konsisto de la chinaj varoj en la europa merkato. Ilia nivelo rimarkinde levighis.

    Komercisto de hejmaj elektraj aparatoj, longe laboranta en Europo, diris, ke kvalite la chinaj hejmaj elektraj aparatoj estas neniom malpli bonaj ol la europaj kaj multe pli bonaj ol la koreaj kaj hindaj, kaj plie ilia prezo estas malalta; se la okcidentaj landoj nuligos la barieron intence starigitan en komercado, do chinaj varoj havos pli bonan vendadon en Europo .

Chie vidighas "Farita en Chinio"

     Mia amiko diris, ke antau dekkelkaj jaroj en francaj vendejoj vidighis nur du specoj de chinaj varoj, t.e. tablotenisa pilko kaj vekhorlogho, sed nun chie vidighas varoj faritaj en Chinio. Foje mia amiko vizitis la plej grandan magazenon de Parizo por acheti valizon. El la amasego da valizoj al li plej plachis tiu kun marko JYL, delikata, furora kaj eleganta. Li pagis monon, malfermis ghin kaj vidis, ke sur la marko klare legighas la vortoj "Farita en Chinio".

    Junie de 2001, en Parizo okazis granda aviadila ekspozicio, kie chiuj vizitantoj povas ricevi koncernajn materialojn kaj sakon kun signo de la ekspozicio. La sako estas plurfunkcia. En ghin oni povas meti poshtelefonon, fotilon kaj diversajn aliajn objektojn, grandajn kaj malgrandajn. Sur ghi legighas ankau la vortoj "Farita en Chinio". Antau nelonge mi vizitis iun faman magazenon en Parizo por acheti diktafonon. Tie al mi plej plachis la diktafono farita en Chinio. Unuvorte, chie vidighas varoj faritaj en Chinio, kiuj profunde impresas pli kaj pli multe da klientoj.

Por okupi grandan lokon en la europa merkato

     Kvankam iuj chinaj varoj vendighas en europaj vendejoj, tamen pro komerca bariero de la Europa Unio iuj gravaj chinaj varoj estas ankorau ekster la pordo.

    Por ke pli kaj pli multe da chinaj varoj vendighu en la europa merkato, iuj chinaj entreprenistoj serchis alian vojon kaj alprenis novan metodon, t.e. funkciigi fabrikon en Europo. La biero de Qingdao kaj hejmaj elektraj aparatoj kun markoj Chunlan, Haier kaj Yuanda plachas al europaj konsumantoj kaj estas bone vendataj.

    Iuj chinaj entreprenistoj fondis fabrikon en Europo, kio tre favoris eksporton de chinaj mashinpecoj kaj materialoj kaj evitis ghian kontrau-dumpingon. La Kantona Lehua-a Elektrona Limigita Kompanio fondis fabrikon de televidiloj kun jara produktokvanto de 0.5 miliono da televidiloj, kiuj vendighas en la landoj de Europa Unio, orienta Europo, norda Afriko kaj Mez-Azio, kun jara vendovaloro de 360 milionoj da francaj frankoj.