Pro
tio en la 60-aj jaroj de la 20-a jc. kelkdek miloj da sciencistoj,
teknikistoj kaj laboristoj venis tien por ekspluatado. Panzhihua
tuj akiris famon tra la tuta lando pro sia grandega Shtala Kompanio
.
Elirinte el la
stacidomo de la urbo Panzhihua, Sichuan-provinco, mi vidis, ke chie
prosperas altaj kapokarboj (Panzhihua chinlingve signifas kapokarbon)
kun rughaj floroj. Ili kreskas ekskluzive en suda Chinio. Pro tio
la juna urbo ricevis sian nomon.
DE VILAGhETO AL MODERNA
URBO
Antau 35 jaroj,
tie estis vilagheto, kiu mankis sur mapo, kaj vivis nur 7 familioj.
Tie estas kanjono en la supra baseno de Yangzi-rivero. Che brechigho
de rokoj senchese elshprucas varma magmo kun multspecaj minajhoj,
kiuj formas "bovlon de trezoroj". El la 35 konstatitaj minajhoj
la plej gravaj estas vanado, titano kaj magnetito.
Pro tio en la
60-aj jaroj de la 20-a jc. kelkdek miloj da sciencistoj, teknikistoj
kaj laboristoj venis tien por ekspluatado. Panzhihua tuj akiris
famon tra la tuta lando pro sia grandega Shtala Kompanio.
Kompare kun aliaj
samspecaj entreprenoj, kiuj trovighas sur ebenajhoj, la Panzhihua-a
Shtala Kompanio estas originala: ghi situas en montaro. Oni tie
konstruis 3 grandajn terasojn el 23 malgrandaj. Kaj sur tiuj terasoj
kun 2.5 kvadrataj kilometroj estas granda shtala kompanio kun jara
shtala produktokvanto de 3 milionoj da tunoj.
ABUNDAJ RIChFONTOJ
Komence de la
nova jarcento la china registaro ellaboris la strategion pri grandskala
ekspluato de la okcidenta regiono de Chinio. Panzhihua sendube ludos
gravan rolon chi-flanke.
Panzhihua nomighas
ankau suna urbo. Chiujare ghiaj sunaj tagoj ampleksas 2700 horojn,
malpli multe nur ol Lhasa. Ghia klimato estas subtropika, tauga
por disvolvo de apartaj agrikulturaj branchoj.
Panzhihua estas
che bordo de Jinsha-rivero, parto de Yangzi-rivero, tie ghi kunfluas
kun Yalong-rivero, brancho de Yangzi-rivero. Tie la akvo abrupte
falas en profundan valon, pro kio la loko abundas je hidraulika
energio. Tie la ekspluatebla energia fonto konsistigas pli ol 18%
de tiu de la tuta lando. Sole en Panzhihua kun radiuso de 45 km
estas 4 lokoj taugaj por konstrui grandajn kaj mezgrandajn hidroelektrejojn
kun totala generatora kapacito de 7 milionoj da kW. La hidroelektrejo
Ertan, la plej granda elektrejo en Chinio, finkonstruita en la fino
de 1999, ja situas sur Yalong-rivero. Ghia hiperbola digo altas
je 240 metroj, kaj chiujare la elektrejo produktas 17 miliardojn
da kWh da elektro.
Kvankam
Panzhihua ne estas granda urbo, tamen tie la rezervokvanto de fero
konsistigas 20% de tiu de la tuta lando, kaj tiuj de raraj kaj valoraj
metaloj vanado kaj titano estas gravaj en la tuta mondo. Esplorante
en Panzhihua, iu alilanda metalurgo humure diris: "La Dio estas
maljusta. Se la trezoro estus en nia lando, nia nazo estus tenata
pli alten." La Panzhihua-anoj bone scias sian respondecon.
Vanado
kaj titano, uzataj en altteknologia kampo, kiaj marnavigacio kaj
aviado, estas favorataj en la monda merkato. Tamen komence oni ne
povis ekstrakti vanadon kaj titanon el fera erco per ordinara fornego.
Chinaj metalurgoj foje-refoje eksperimentis kaj sukcese fondis la
plej grandan fershtalan kombinaton en okcidenta Chinio, kiu estas
ankau la plej granda shtala bazo por fervojaj reloj en Chinio, kaj
ili kreis novan teknologion por rekte ekstrakti vanadon el fera
fluidajho. Dank' al tio, Chinio, la antaua importa lando de vanadaj
produktajhoj jam farighis la eksporta lando. La tekniko de Chinio
pri titana ekstrakto evoluis de industria eksperimento al produktado.
En la 51-a Internacia Kunveno de Vanado okazinta en Usono, la direktoro
de Panzhihua-a Shtala Kompanio (Grupo) estas elektita kiel prezidanto
de la komitato.
Nun
rigardante malsupren de la monto, oni vidas, ke fore estas montoj
sub blua chielo kaj blankaj nuboj, proksime domegoj staras inter
arboj, zigzagas Jinsha-rivero kaj chie floras belaj kapokarboj.
|