La
Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono de Chinio informis, ke en
venontaj kelkaj jaroj Chinio elkulturos 30-50 grandajn kompaniojn
kaj grandajn entreprenojn (grupojn).
Antau
kelkaj jaroj en la kampo de chinaj entreprenoj iam estis grandaj
anekso kaj reorganizado, kies rezulto tamen ne estis ideala. En
kia fono nun oni denove metis tiun aferon en tagordon? Kiun signifon
ghi havas? Kiun rolon ludos la registaro kaj entreprenoj? Chu bonaj
entreprenoj montros sian avantaghon en la reorganizado?
BEZONO DE
MEMBRIGhO AL MKO

Kiun influon havas membrigho al la Monda
Komerca Organizo (MKO) sur diversaj entreprenoj de Chinio? Statistiko
de koncernaj departementoj montris, ke post membrigho al MKO la
fortaj entreprenoj plejparte estos tiuj, kies merkato estas supersaturita
antau longe, ekz. tiuj de vestofarado kaj fabrikado de hejmaj elektraj
aparatoj, dum la defiataj entreprenoj estos multe koneksaj kaj havantaj
grandan influon sur la nacia ekonomio, ekz. industrio automobila.
Nur en grandskala fabrikado la lasta povas mallevi sian produktokoston
kaj garantii la konkurencan povon rilatan prezon kaj teknikajn kondichojn
kaj nur en grandskala investo oni povas havigi al si memdecidan
ekspluatan povon. Alivorte, nur grandaj kompanioj kaj entreprenoj
kapablos akcepti defion de transnaciaj kompanioj.
La
forteco de grandaj grupoj montrighos ankau en teknika renovigo.
Praktiko montris, ke sola enkonduko ne havigos la plej avangardan
teknikon, tamen pere de anekso kaj rego de akcioj oni havigos al
si la plej avangardan teknikon. Tiel tendencas la internacia bezono.
Oni diris, ke chiujare 70% de la teknologioj, nove kreitaj en la
tuta mondo, estas posedataj de la 500 potencaj entreprenoj de la
mondo.
ChEFAN ROLON
LUDOS ENTPREPRENOJ
Kiujn rolojn devas ludi la registaro kaj
entreprenoj en la laboro kulturi grandajn grupojn? Por tio koncernaj
departementoj de Chinio emfazis, ke entreprenoj devas ludi la chefan
rolon.
Tio signifas, ke la entreprenoj rajtas fari
sian strategian celon de disvolvo. La registaro povas akceli reorganizadon
kaj unuigon de la entreprenoj, se ili deziras tion. La registaro
ne devas fari tion, se mankas al ili tia deziro.
En disvolvo de grandaj grupoj oni devas
meti sian chefan atenton sur kreon de la plej bonaj kaj fortaj grupoj
kaj kulturi ilian konkurencan povon. Por tiu celo oni devas forigi
la elementojn, kiuj ne rilatas la chefan taskon de la entreprenoj.
SUBTENO DE
REGISTARO
Kiun rolon ludas la registaro en tiu laboro?
Koncerna respondeculo de la komisiono diris, ke la tasko de la registaro
estas plenenergie subteni la disvolvon de la grandaj kompanioj kaj
entreprenoj kaj krei bonan eksteran medion por ili.
Unuflanke, la registaro devas malpliigi
sian intervenon en la
aferojn de la entreprenoj. Char la registaro posedas politikajn
rimedojn por subteni la disvolvon de la entreprenoj kaj helpi ilin
malsharghighi, ghi devas plene liveri tiujn politikojn al ili.
Konstrui kompletan sistemon de socia garantio
kaj helpi la entreprenojn en arangho de la laboruloj kaj laborpostenoj
ja estas tasko de la registaro. Malhavo de tia medio estas maljusta
por la shtataj entreprenoj. Nuntempe ankorau ne estas tute ordigita
la ekstera medio por la grandaj kompanioj kaj entreprenoj (grupoj)
de Chinio kaj iuj historiaj problemoj devas esti solvitaj helpe
de la registaro. La registaro devas krei medion de justa konkurenco
por la shtataj entreprenoj.
ELSTARAJ
KONTRIBUOJ DE GRANDAJ ENTREPRENOJ
En 2000
la profito de 515 gravaj chinaj entreprenoj konsistigis 98% de tiu
de la shtataj entreprenoj de Chinio. Tio montras, ke la grandaj
kaj mezgrandaj shtataj entreprenoj estas grava forto por akceli
la ekonomian kreskon de Chinio.
Statistiko
de la Centro de la Ekonomiaj Informoj de la komisiono montris, ke
24 el la 29 industrioj koncernataj de la 515 potencaj entreprenoj
estas nete profitodonaj. Ili kreis profiton de 224.84 miliardoj
da juanoj, kiuj konsistigas 99.8% de la totala profito de la shtato
kaj proksimume 70% de la profito estis donita de 13 entreprenoj
el ili.
|