Nun
estas en diferencaj statoj la reformado de chinaj shtataj entreprenoj.
En iuj entreprenoj postighis la reformado de la labora, personara
kaj distribua sistemoj, kaj oni devas plirapidigi siajn pashojn.
La Ekonomia kaj Komerca Komisiono de Chinio faris decidon junie
de 2001, ke la gravaj shtataj entreprenoj kaj la grandaj kaj mezgrandaj
elitaj entreprenoj, difinitaj de diversaj lokoj, devas konstrui
kaj perfektigi la internan strukturon en unu au du jaroj.
Jiang
Qiangui, vicprezidanto de la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono,
diris en la laborkunveno pri profundigo de la interna reformado
de shtataj entreprenoj, ke antau 10 jaroj Chinio elkovis kaj akcelis
la reformadon de la labora, personara kaj distribua sistemoj en
shtataj entreprenoj, tamen iuj entreprenoj ankorau ne plenumis la
taskon. Enketo fine de 2000 montris, ke nur 49.9% de la entreprenoj
praktikis la sistemon postenigi la tutan personaron per konkurado
kaj 46.9% de la entreprenoj nuligis la rangan diferencon inter oficistoj
kaj laboristoj. Faktoj montris, ke neplenumo de reformado de la
interna strukturo en la entreprenoj estas kashita danghero por reformado
kaj disvolvo de la entreprenoj en la estonteco kaj tial oni devas
fari pluapashan reformadon de la tri sistemoj.
Jiang
diris, ke koncerne reformadon de la personara sistemo, oni devas
kiel eble plej baldau praktiki la sistemon, ke administrantoj estu
engaghitaj en konkurado kaj ilia rango povu levighi kaj mallevighi.
La entreprenoj devas simpligi siajn oficejojn kaj redukti la administracion.
En la estonteco, escepte de la postenoj, kiujn devas okupi la investantoj
kaj gvidantoj de la entreprenoj, lau jura sistemo, chiuj aliaj administrantoj
devas esti engaghitaj en konkurado. Oni devas kategorie nuligi la
diferencon inter la oficistoj kaj laboristoj kaj administri la postenojn.
La
entreprenoj devas doni sian chefan atenton al elekto de la kvalifikitaj
oficistoj kaj laboristoj kaj elkribrado de la malkapablaj. En la
estonteco, krom tiuj entreprenoj, pri kiuj la shtato jam faris apartan
difinon, neniu rajtas devigi akcepti funkciulojn. La entreprenoj
devas plibonigi labor-strukturon, racie difini la kvanton de laboristoj
kaj iliaj produktajhoj kaj fari rigoran administradon en laborado.
Chiuj laborpostenoj taugaj por konkurado devas submetighi al konkurado.
Oni devas ekzameni chiujn funkciulojn en laborado, engaghi kaj senlaborigi
ilin post ekzameno. Oni devas transpostenigi kaj trejni chiujn laborantojn,
kiuj estas netaugaj por la laboro kaj malsukcesis en la konkurado.
Oni devas maldungi la personojn, kiuj ne akceptas la novan laborpostenon
au ne kapablas por ghi.
La
entreprenoj devas kiel eble plej rapide fondi elastan sistemon pri
salajro, perfektigi la sistemon pri interna distribuo, fondi la
fundamentan salajran sistemon kun malsamaj salajroj sur malsamaj
laborpostenoj, kaj klare difini la taskon kaj postulon de malsamaj
laborpostenoj. La enspezo devas esti difinita lau profito de la
entreprenoj kaj kontribuo de la laboristoj. Chi-flanke oni devas
pli multe zorgi pri la shlosilaj laborpostenoj, sciencistoj kaj
teknikistoj. Char la enspeza kaj distribua sistemo de la administrantoj
koncernas serion da komplikaj problemoj, tial oni devas fari detalan
esploradon kaj provadon en iuj entreprenoj.
|