Antau
nelonge oni komencis konstrui la plej grandan maran olekampon en
Chinio, t.e. olekampon Penglai n-ro 19-3.
La
olekampo situas en la suda parto de Bohai-maro. Oni konstatis, ke
tie la geologia olea rezervokvanto estas 600 milionoj da tunoj.
Tie la maro profundas ghenerale 20 m. kaj la oleo estas rezervita
en la loko profunda 900-1400 m. Pro siaj malprofunda situo, dika
oletavolo kaj facila ekspluato la olekampo estas rigardata kiel
la dua granda olekampo post Daqing kaj havas grandan ekonomian valoron.
La
olekampo estis prospektorita kunlaboro de china kaj usona petrolaj
kompanioj en 1999.
Oni
taksis, ke fine de 2002 oni finos la unuaperiodan konstruon kaj
tiam 24 putoj donos oleon. Lau projekto la jara produktokvanto de
la olekampo estos 2.5 milionoj da tunoj kaj en 2005 ghia jara produktokvanto
estos 8.5 milionoj da tunoj kaj tiam ghi farighos unu el la plej
grandaj olekampoj de Chinio.
|