Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Petroldukto konstruota inter Chinio kaj Rusio

    Antau nelonge Chinio kaj Rusio atingis gravan progreson en intertraktado pri konstruo de petroldukto inter la du landoj.

    Rusio kun abundo da petrolo kaj natura gaso estas unu el la gravaj provizejoj de energio por Chinio, tamen Chinio importas nur malgrandan kvanton da petrolo per fervojo. Konstrui petroldukton inter la du landoj estas problemo multe diskutata de tiuj du landoj en la lastaj jaroj. Lau plano tiu petroldukto komencighos de rusa Irkutsk, etendighos orienten, tra Manzhouli kaj Daqing, kaj fine atingos Dalian. Ghi finkonstruighos en 2005, kiam Chinio chiujare importos 20 milionojn da tunoj da petrolo el Rusio.