La
8-12-an de decembro 2000 okazis en Kunming, chefurbo de sudokcidenta
provinco Yunnan, la Unua Foiro de Neshtataj Entreprenoj de Chinio.
Tio estas grava pasho por stimuli la chinajn neshtatajn entreprenojn,
precipe tiujn de la okcidenta parto de Chinio.
La
foiro inaugurighis je la 9-a matene de la 8-a. Provincestro Li Jiating
salutis la inauguron de la foiro. Li diris, ke en la antautago de
la nova jarcento kaj aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo,
en la tempo de ampleksa disvolvo de la ekonomio de la okcidenta
parto de Chinio, la Unua Foiro de Neshtataj Entreprenoj estis manifestacio
de la atingoj de la neshtataj entreprenoj de Chinio en la pasintaj
20 jaroj.
Antau
20 jaroj en Chinio ne estis privata entrepreno, kaj la homoj opiniis,
ke privata entrepreno estas kapitalisma fenomeno. Dank' al la profundigho
de la reformado kaj pordmalfermo, chinaj privataj entreprenoj kreskis
el nulo kaj farighis pli kaj pli fortaj. Ili kontinue, rapide kaj
stabile progresas kaj havas pli kaj pli multajn pocentojn en la
nacia ekonomio. Estante grava konsistiga parto de la socialisma
merkata ekonomio de Chinio, la jara produktovaloro de la chinaj
privataj entreprenoj kreskas je 30 pocentoj kaj ili laborigas pli
ol 3 milionojn da homoj.
La
foiron partoprenis 18501 en- kaj eksterlandaj komercistoj, kaj 160
miloj da homoj vizitis la foiron. 2008 privataj entreprenoj havis
1699 standojn por montri siajn produktajhojn inkluzive civilan aviadilon,
mashinojn, elektronikajn ekipajhojn, elektronikajn pecojn, tekstilajhojn,
manghajhojn, medikamentojn, metiartajhojn k.a.
Yunnan-provinco
najbaras al Vjetnamio, Laoso kaj Birmo kaj nelonge distancas de
Tajlando, Kambogho, Singapuro kaj aliaj sud-aziaj landoj. La foiro
interesis tiujn landojn. S-ro Supachai, vicchefministro de Tajlando,
cheestis la inauguron kun varma paroladeto kaj kun granda intereso
rigardis la foiron. Li prelegis en la inauguro de la tritaga Forumo
por Disvolvo de China Neshtata Ekonomio en la 21-a Jarcento. Li
diris, ke la ekonomia kunlaboro de Tajlando kaj Chinio havas vastan
perspektivon. Li ech proponis detalajn temojn por kunlaboro, ke
Yunnan konstruu grandan elektrejon por liveri elektron al Tajlando,
konstruu fervojon inter Kunming kaj Bankoko, kaj pli poste per tiu
fervojo interligu ankau Birmon kaj Vjetnamion. Li kaj s-ro Li Jiating
havis interkonsilighon pri la la komerca kaj turisma kunlaboro inter
Tajlando kaj Yunnan-provinco.
La
foiro dauris nur 5 tagojn, sed rikoltis multajn sukcesojn. En- kaj
eksterlandaj komercistoj subskribis 1180 komercajn kontraktojn en
valoro de 29.19 miliardoj da juanoj kaj 319.4 milionoj da usonaj
dolaroj, kaj sole privataj entreprenistoj de Yunnan-provinco subskribis
827 kontraktojn en valoro de 24.33 miliardoj da juanoj kaj 259 milionoj
da usonaj dolaroj.
|