Antau
nelonge finighis la Urbestra Internacia Konsultigha Forumo en Tianjin,
kiu opiniis, ke Chinio nun farighas centro de produktado en la Azi-Pacifika
Regiono.
La
forumon cheestis magnatoj el proksimume 30 grandaj transnaciaj korporacioj
kaj famaj personoj de la politika kaj ekonomia rondoj. Ili sin tenis
optimisme al la china ekonomio post membrigho de Chinio al la Monda
Komerca Organizo (MKO) kaj la entreprenistoj multe atendas de la
china merkato.
Haig,
prezidanto de la Universala Unuigita Korporacio kaj antaua shtata
sekretario de Usono, diris: "Mi neniam dubis, ke Chinio estos
gvidkapro por la ekonomia disvolvigho de la mondo. Chinio havas
grandan produktivecon kaj dank' al sia evidenta supereco ghi farighos
centro de produktado en la Azi-Pacifika Regiono."
Donitajho
de raporto de UN montras, ke nun 80% de la 500 potencaj korporacioj
de la mondo investis 2 mil entreprenojn en Chinio. Chefaj fabrikantoj
de komputiloj, elektronikaj varoj, telekomunikaj aparatoj, petrolaj
kaj kemiindustriaj produktajhoj de la mondo jam etendis sian produktan
reton al Chinio.
Chinio
jam estas monda centro de produktado de elektronikaj konsumajhoj,
hardvaroj de komputiloj kaj telekomunikaj aparatoj. Ghi estas ankau
la plej granda merkato de ciferaj intershanghiloj en la mondo, la
dua granda merkato de personaj komputiloj en Azio. Nun Chinio okupas
la duan lokon de la mondo en industriigo de biologia agrikulturo
kaj okupos en la estonteco ankau la duan lokon de kosmonautiko.
Pere de sia kunlaboro kun alilandaj partneroj ghi povus farighi
ankau gvidanto sur la kampo de kemiindustria scienco.
Statistiko
montras, ke en la pasintaj pli ol 20 jaroj, kiam Chinio praktikis
reformadon kaj pordmalfermon, la china ekonomio kreskis chiujare
meze je 8% kaj en la pasintaj 8 jaroj Chinio estis disvolvighanta
lando, al kiu eksterlandaj entreprenistoj investis plej multe da
mono kaj chiujare 40 miliardoj da usonaj dolaroj fluis de aliaj
landoj en Chinion. Ghuste dank' al tio Chinio iom post iom farighis
"azia fabriko".
La
ghisdataj materialoj montras, ke post membrigho de Chinio al MKO,
pli kaj pli multe da transnaciaj korporacioj prenos Chinion kiel
merkaton de siaj produktajhoj kaj lokon, kie oni kolektas krudmaterialojn,
difinas prezon, esploras novajn varojn kaj disvolvas homajn kapablojn.
Ghi reguligos la administradon kaj faros servadon al la filioj de
la korporacioj en Azio. Oni estas certa, ke Chinio farighos centro
de produktado en la Azi-Pacifika Regiono.
Wang
Wu-Xiaozhen, vicprezidanto de la Motorola Korporacio de Usono, diris,
ke Chinio estas supera en produktado sur multaj kampoj. Motorola
jam elspezis 3.7 miliardojn da usonaj dolaroj por investo en Chinio.
Shi opiniis, ke en Chinio la politika kaj ekonomia situacioj estas
stabilaj. Tio estas tre grava al chiuj entreprenistoj.
La
Esplor-centro de Automobila Industrio sub la Internacia Administra
Konsultigha Korporacio Roland Berger antau nelonge publikigis rezulton
de intervjuo al chinaj delegitoj de 10 autaj fabrikoj kaj 90 magazenoj
de mashinpecoj de automobiloj kaj koncernaj fakuloj de Suda Ameriko,
Europo kaj Usono. La rezulto montras, ke en la venontaj 10 jaroj
la automobila merkato kreskos plej rapide en Chinio, kiu farighos
la plej granda merkato de automobilaj pecoj.
Koncernaj
ekonomikistoj asertis post analizo, ke en la nova tajdo de ekonomia
transigho pli kaj pli evidentighos transigho de produktado al Chinio.
Chinio havas apartan superecon en merkata stabileco kaj sekureco,
homaj kapabloj kaj fundamentaj ekipajhoj. Krom tio, la laborkompaktaj
industrioj de Chinio frontaj al la tuta mondo jam havas kompare
certan skalon.
|