Unua-pagho >> Ekonomio >> Industrio

 

 

 

 


Chinaj produktajhoj de regenereblaj energioj eksponighis en Europo

    12 chinaj entreprenoj pri vent-, sun- kaj bio-energioj partoprenis ekspozion kaj simpozicion pri regenereblaj energioj en Amsterdamo, Nederlando.

    Tio estas la unua ekspozicio pri regenereblaj energioj en Europo, partoprenita de Chinio. Chinio partoprenis ghin kun la celo serchi komercajn kolegojn kaj kunlaboron en la europa merkato.

    Dum la simpozio chinaj elektronaj valvoj kaj sunenergiaj akvovarmigiloj interesis multajn entreprenistojn, kiuj unu post alia demandis, chu la chinaj entreprenoj havas agenton en Europo kaj kiamaniere oni povas akiri chinajn akvovarmigilojn. Ili volontis esti agentoj de chinaj kompanioj au kolegoj en Europo.

    La chi-foja eksponado kaj esplorado multe edifis la disvolvon de chinaj regenereblaj energioj. La chinaj regenereblaj energioj estas fortaj en la monda konkurenco. Nun Chinio estas lando, kiu plej multe fabrikas kaj uzas sunenergiajn akvovarmigilojn. Disvolvante sian enlandan merkaton, la entreprenoj devas doni grandan atenton al la internacia merkato, kapti bonan shancon en la europa merkato kaj disvolvi sian kunlaboron kun alilandanoj, ellabori koncernajn ekzamenajn kaj sankciajn sistemojn. Ili devas ankau fari renovigon de la produktajhoj en iuj shlosilaj teknikaj punktoj konforme malsamajn bezonojn de diversaj lokoj, por ke la produktajhoj konformu al la internaciaj normoj.