Hodiau
en Chinio la nombro de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas
pli ol 8 milionoj, kiuj konsistigas 99% de la totala nombro de la
tutlandaj entreprenoj.
En
la pasintaj 20 jaroj tiaj entreprenoj evidente disvolvighis. Iliaj
teknika renovigo kaj utiligo de kapitalo rimarkinde progresis kaj
la medio de ilia disvolvigho plibonighis.
Koncerne
ilian teknikan renovigon la china registaro asignis miliardon da
juanoj en 1999 por fondi fonduson de teknika renovigo de tiaj entreprenoj
cele helpi ilian disvolvighon. Nun Chinio havas 40 servejojn de
la teknika renovigo por tiaj entreprenoj, 500 centrojn por ilia
pliproduktado, 100 elkovilojn de altteknologiaj entreprenoj, 30
universitatajn teknologiajn ghardenojn kaj 20 ghardenojn por entreprenado
de chinaj studentoj, venintaj el eksterlande.
|