Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Novtipa turisma agrikulturo en Chinio

de CHEN TIAN

    Unu el la gravaj taskoj por konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj en Chinio estas disvolvi modernan agrikulturon kaj kamparan ekonomion kaj levi enspezon de la kamparanoj, sed kiamaniere oni atingos tiun celon, tio estas unu el la problemoj varme diskutataj en la chi-jaraj sesioj de TPK kaj ChPPIK kaj ankau shlosila problemo solvenda por la nova registaro de Chinio.

    Chinio estas granda agrikultura lando. Ghi chiam donas grandan atenton al agrikultura reformado, inkl. de reordigo de la specoj de agrikulturajhoj, pliigo de la scienc-teknologiaj elementoj en agrikulturo kaj akcelo de la agrikultura industriigo. Kvankam tiu reformado portempe ne povas komplete shanghi la fizionomion de la china agrikulturo kaj ankorau estas malekvilibro de disvolvigho de la kampara ekonomio inter diversaj regionoj, tamen iuj kamparanoj jam bonhavighis, utiligante favorajn lokajn kondichojn kaj privilegiajn politikojn de la registaro.

    En la lastaj jaroj en la antauurbaj vilaghoj naskighis nova industrio, t.e. novtipa ekologia turismo kun agrikulturo kaj vilaghoj kiel portantoj. Kun la disvolvigho de agrikultura industriigo la moderna agrikulturo ne nur faras produktadon, sed ankau shanghas ekologian medion kaj favoras turismon kaj feriadon. Kun kresko de la enspezo, multigho de la feriaj tagoj, plirapidigho de la vivritmo kaj akrigho de la konkurenco, oni deziras diversspecan turismon. Jen naskighis turisma agrikulturo.

    Qiaoxin-a Ekologia Ghardeno de Guangdong-provinco estas modelo de verda turisma agrikulturo. Ghi situas 39 km okcidente de Kantono. De Kantono al la ghardeno oni veturas nur duonhoron. La ghardeno disvolvas turisman agrikulturon por allogi turistojn, utiligante la avantaghan situon de la loko.

    En la ekologia ghardeno diversformaj sengrunde kulturitaj melonoj, fruktoj, floroj kaj bonkvalitaj legomoj estas tre shatataj de turistoj, kiuj povas pluki fruktojn en la ghardeno, rosti kaj fishhoki che la lago kaj remi sur akvo. Krom tio turistoj povas lui parcelon de la ghardeno por kulturi plantojn shatatajn de ili kaj la ghardeno prizorgas la parcelon ghis ili venas en la sekvanta fojo. La turistoj, enuigitaj de la urba bruado, povas ghui la idilian kvieton en la ekologia ghardeno.

    Leting-gubernio de Hebei-provinco donas grandan atenton al turisma agrikulturo ekde 1998 kaj en 3 jaroj ghi konstruis turisman zonon 50 km longan kun legomaj kaj fruktaj ghardenoj por turismo. Tie estas 1666 hektaroj da persika ghardeno, kiu altiris al si pli ol 50 mil turistojn. Multaj turistoj plukas la grandegajn persikojn en forcejoj. Tie chiu persiko kostas 1.2 usonajn dolarojn kaj la persikoj de unu hektaro vendighas kontrau 64 mil usonaj dolaroj.

    La simila ekologia turisma agrikulturo disvolvighas rapide en antauurboj de Chinio kaj de tio la kamparanoj multe profitas.