Chinio
estas granda agrikultura lando, kaj la loghantoj de la kamparo konsistigas
70% de la tuta loghantaro de la lando. Por kiel eble plej rapide
plibonigi la vivon de la kamparanoj, la china registaro alprenis
serion da rimedoj. Chu tiuj rimedoj estis bonvenaj al ili? Lastatempe
oni faris enketadon al 1530 kamparanaj familioj en Liaoning-provinco
en la nordoriento de Chinio.
La
enketado raportis, ke la kamparanoj ghenerale kontentas pri la kampara
politiko. Laukontrakta respondeca kulturado de tero estas unu el
la bazaj politikoj kaj 87.7% de la kamparanoj estis kontentaj pri
la politiko. 72.2% kontentis pri la politiko celanta malpezigi ilian
sharghon. 70.5% estis kontentaj pri la politiko pri la levado de
enspezo de la kamparanoj pere de rearangho de la agrikultura strukturo.
Cedi kampojn al forstumado kaj herbizado estas grava enhavo de la
rearangho de la agrikultura strukturo, kaj 72.2% de la kamparanoj
estis kontentaj pri tio.
Kune
kun la senchesa kresko de la kampara ekonomio, pli kaj pli akcentighis
la laboro de la china registaro en helpado al malrichaj kamparanoj.
La enketado raportis, ke 71.4% de la kamparanoj estis kontentaj
pri tio. 60.2% estis kontentaj pri la politiko de shtata achetado
de greno. Reformado de kolektado de imposto kaj pago en la kamparo
estis la plej atentata de la kamparanoj. Sed tiu reformado estis
komencita en 2003, kaj granda parto de la kamparanoj ne bone sciis
la aferon.
La
enketado raportis ankau, ke parto de la kamparanoj opinias, ke ilia
shargho ankorau estas peza. 19.7% de la kamparanoj opiniis, ke ekzistas
problemoj en la efektivigado de malpezigo de shargho de la kamparanoj.
8.2% de la kamparanoj estis malkontentaj pri la laboro de malpezigo
de shargho de la kamparanoj, opiniante, ke oni ankorau kontrauleghe
pagigas ilin kaj ili ne kapablas tiom multe pagi. 25.8% ne kontentis
pri la efektivigado de rearangho de la agrikultura strukturo. Ili
opiniis, ke rearangho de la agrikultura strukturo estas farenda
en la nuna situacio, sed efektivigado estas tre malfacila, ekzemple
lokaj registaroj ne estas spertaj en tio, la informoj estas neghustatempaj
kaj mankas kapitalo kaj direktado de teknologio.
La
kamparanoj multe esperas de spirita kaj kultura vivo
Demandite
pri la ekspliko por chiuflanka konstruado de bonhava socio, 31.7%
de la kamparanoj diris, ke ili komprenas, sed 48.7% ne multe scias,
kaj 19.6% nenion scias pri tio. Respondante pri la enspezo de 2002,
17.9% diris, ke malaltighis ilia enspezo, kion kauzis natura katastrofo,
tro malalta prezo de agrikulturajhoj kaj sensperta administrado.
Rilate kulturan vivon en la kamparo, 41.1% de la kamparanoj estis
kontentaj kaj 12.9% malkontentaj. Teknika trejnado estas unu el
la gravaj metodoj por altigi la kvaliton kaj enspezon de la kamparanoj.
45.8% de la kamparanoj estis kontentaj pri tio, 42.6% opiniis, ke
ekzistas problemoj en tio, kaj 11.6% estis malkontentaj opiniante,
ke sciencaj kaj teknologiaj fakuloj por la kamparo estas tre malmultaj,
kaj ili ne povas ofte helpi la kamparanojn en ilia produktado. Rilate
edukadon, 50.8% estis kontentaj, opiniante, ke en la lastaj jaroj
ghi multe progresis en la kamparo, estis multe atentata kaj gheneraligita.
35.3% opiniis, ke estas necese plifortigi la edukadon, ke la salajro
de instruistoj de mezaj kaj elementaj lernejoj estas malalta. 13.9%
estis malkontentaj plendante, ke la edukado tro multe pagigas ilin,
kaj pago por lernado en supera mezlernejo kaj supera lernejo estas
neelteneble alta.
.
|