Heilongjiang-provinco situas en la nordorienta parto de Chinio.
Pro sia vasta fekunda tero ghi estas unu el la gravaj bazoj de komerca
greno.
Antau
nelonge Chinio alighis al la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj en
tia situacio Heilongjiang-provinco kiel granda agrikultura provinco
kaj grava grena produktejo renkontis ne nur grandan defion, sed
ankau bonan shancon. La provinco jam ellaboris konkretajn rimedojn
pri agrikultura disvolvigho, post kiam Chinio alighis al MKO.
Unue,
plene utiligi siajn naturdotitajn avantaghojn kaj grandan latentan
forton en disvolvo de grenaj manghajhoj kaj plirapidigi siajn pashojn
disvolvi produktadon de grenaj manghajhoj, ilin prilabori kaj vendi
kaj servi sur tiu kampo.
Due,
reordigi la kultivan strukturon, levi la produktokvanton kaj kvaliton
kaj disvolvi produktadon de ekonomiaj plantoj kaj furagho.
Trie,
plene utiligi siajn naturajn richfontojn kaj surbaze de sciencaj
sukcesoj akceli disvolvighon de pashtado kaj brutobredado, por ke
ili ludu pli gravan rolon en la agrikultura produktado.
Kvare,
akceli la agrikulturan industriigon, doni pli da atento al kulturo
de grandaj entreprenoj, por ke la bonkvalitaj kaj specialaj agrikulturaj
specoj atingu pli grandan skalon kaj pli altan nivelon.
Kvine,
profundigi reformadon de proprieta sistemo, pliraciigi la aranghon
de la agrikulturaj entreprenoj kaj ilin disvolvi kun atento chefe
al prilaboro kaj transporto de agrikulturaj produktajhoj kaj disvolvo
de turismaj varoj.
Nun
la provinco estas en transformado de la tradicia agrikultura produktado
al la agrikulturo, kiu alte taksas profiton kun speciala ekonomio
kiel la kerno. Antaue en la provinco oni kulturis chefe ordinarajn
specojn de greno kaj en la estonteco oni produktos chefe bonajn
kaj specialajn specojn de greno. La provinco ne plu sin limigos
je unu speco de greno, sed disvolvos plurspecajn. Ghi ne plu donos
atenton chefe al produktokvanto, sed al profito. Ghi ellaboris planon
por disvolvi bonkvalitajn agrikulturajn
produktajhojn kaj aktive labori por konstrui kaj perfektigi la scienc-esploran,
disvolvan kaj komercan sistemon de la bonkvalitaj agrikulturaj produktajhoj,
tiel ke ghi levis sian konkurencan povon en la merkato. Nun tie
formighis produkta bazo de bonkvalita rizo en la baseno de Songhua-rivero
kaj ebenajho inter la riveroj Heilong, Songhua kaj Wusuli. Tie jam
aperis produktaj bazoj de grasorichaj faboj, proteinorichaj faboj
kaj ameloricha maizo kaj bazoj de bonkvalitaj akcesoraj grenoj kaj
faboj kaj en antauurboj aperis bazo de verdaj legomoj, bonkvalitaj
kaj famaj agrikulturaj produktajhoj.
Krome,
la kulturataj specialaj lokaj produktajhoj kaj fruktoj en montregionoj,
la disvolvata turisma kultivejo en antauurboj kaj la por-eksporta
agrikulturo en landlimaj regionoj chiuj karakterizighas per siaj
propraj trajtoj.
Heilongjiang-provinco
donis grandan atenton al disvolvo de nepoluitaj manghajhoj. La 6
ambiciaj projektoj, t.e. tiuj pri disovlvo de nepoluitaj manghajhoj,
prosperigo de sojfaboj, bonkvalitigo de greno, bredado, impetigo
de kamparaj entreprenoj kaj ekologia agrikulturo, pushos la provincon
sur la vojon de rapida disvolvigho de agrikulturo kaj faros ghin
verda grenejo. Statistiko montras, ke en 2001 la enspezo de nepoluitaj
manghajhoj de la tieaj kamparanoj konsistigis 39.3% de ilia totala
enspezo.
La
rapida disvolvigho de la nepoluitaj manghajhoj utilas ne nur al
la kamparanoj, sed ankau al la konsumantoj. En superbazaroj de Harbin,
chefurbo de la provinco, nun facile acheteblas naturaj, nepoluitaj
manghajhoj. La nepoluitaj manghajhoj de tiu provinco estas shatataj
ne nur de la konsumantoj de la provinco mem, sed ankau de tiuj de
aliaj provincoj kaj aliaj landoj. Statistiko montras, ke en 2002
pli ol 80% de la nepoluitaj manghajhoj produktitaj de Heilongjiang
eksportighis al aliaj provincoj kaj landoj, dum nigraj orelfungoj,
mielo, rapide frostigitaj ghjauzi - oj el sovaghaj legomoj
jam vendighas en Usono, Francio, Japanio kaj aliaj evoluintaj landoj
kaj regionoj. Dank' al penado en pluraj jaroj la nepoluitaj manghajhoj
tie produktitaj jam famighis tra la tuta lando.
La
nepoluitaj manghajhoj de Heilongjiang ludas gravan rolon en bonhavigho
de la kamparanoj.
|