Dum
longa tempo Chinio suferis de manko de greno kaj la registaro koncentris
chiujn agrikulturajn richfontojn por disvolvi grenan produktadon,
kio rezultigis monotonan strukturon de plantado kun greno kiel la
chefa speco. Malgrau la malsamaj kondichoj de la grundo, akvofonto
kaj klimato, chie oni ekspluatis virgan teron sur montoj kaj stepoj
por kulturi grenplantojn. Kune kun altigho de la sinteza produktopovo
de agrikulturo, grandkvantaj agrikulturajhoj kun greno kiel la chefa
parto farighis sufichaj kaj iom superfluaj, kaj agrikultura disvolvigho
enpashis en tute novan stadion.
Antaue
la agrikultura produktado celis satigi la homojn, kaj oni atentis
nur produktokvanton de greno. Sed nun la homoj farighis postulemaj
en nutrado kaj akcentas nutrecon, bongustecon kaj senpoluciecon.
La ghenerala bonigho de la popola vivo multe malgrandigis la rektan
konsumon de greno. Kresko de enspezo de kamparanoj dependos de reguligado
de la strukturo de agrikulturo. Tion oni komencis de la strukturo
de plantado.
Datumoj
de la Agrikultura Ministerio montras, ke en la lastaj 3 jaroj evidente
shanghighis la strukturo de plantado de la china agrikulturo:
1.
Laubezone reguligi la areon de grenkampoj kaj aktive disvolvi kulturadon
de industriaj kaj porbrutaj plantoj. La areo de grenkampoj malmultighis
je 5.33 milionoj da hektaroj, dum tiu de industriaj plantoj kreskis
je 5.92 milionoj da hektaroj. La kamparanoj pli multe enspezis pere
de kulturado de legomo, frukto, floro k.a.
2.
Energie reguligi la strukturon de speco kaj kvalito kaj rapidigi
kulturadon de bonkvalita speciala agrikulturajho. Draste malmultighis
la areo de kampoj de nebonaj specoj de rizo, dum tiu de bonkvalita
rizo rapide multighis. En la nordoriento de Chinio oni disvastigis
bonkvalitan specon de maizo. Samtempe kun tio oni komencis prizorgi
la purecon kaj sekurecon de la agrikulturajhoj.
3.
Oni reguligis la dispozicion de plantado. La skalo de produktado
malgrandighis en nekonvena kaj apenau konvena loko, dume multe pligrandighis
la kulturado de kolzo en la baseno de Yangzi-rivero, tiu de arakido
en la regiono de la Flava Rivero, Huaihe-rivero kaj Haihe-rivero,
tiu de kotono en Xinjiang kaj tiu de legomo en Shandong-provinco.
Tio pushis la disvolvighon de la china agrikulturo al regionigho,
specialigho kaj industriigho.
|