Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Richigho post kamporedono

de CHEN TIAN

    Post kiam la homaro eniris en agrikulturan civilizacion, ghi skribis historion detrui arbarojn por ekspluati teron. La senlima postulo de la homaro al kampoj reduktis la areon de la mondaj arbaroj je 35%. Chinio estas granda lando kun abundaj richfontoj, kiu vivtenas 22% de la mondaj loghantoj per 7% de la kampoj de la mondo. Tio estas granda kontribuo, sed samtempe chinoj multe detruis ekologion pro tio.

Shanghi grenon kontrau arbaro

    Kun solvo de la problemo de greno, Chinio komencas zorgi pri ekologio. En 1999 la china registaro decidis praktiki projekton cedi grenkulturon al arbokulturo.

    En praktikado de la projekto la china registaro senpage donas al kamparanoj grenon lau diversaj kriterioj, nome 1500-2250 kg. kaj 300 juanojn chiujare por chiu hektaro, kaj krome senpage liveras semojn kaj arbidojn. Kamparanoj, kiuj redonis kampojn por arbokulturo, povas ghui la subvencion por 5-8 jaroj. Lau plano, en 10 jaroj Chinio arbarizos 14 milionojn da hektaroj da kampoj kaj dezertigita tero. Tio protektos 22.7 milionojn da hektaroj kontrtau erozio. En 1999 la projekto estis ekpraktikata en 400 gubernioj de 20 provincoj kaj autonomaj regionoj. 16 milionoj da kamparanoj profitis de la politiko. En tiuj 2 jaroj la china registaro investis 21 miliardojn da juanoj, replantis arbojn sur pli ol 1.2 milionoj da hektaroj da kampoj kaj arbarizis pli ol milionon da hektaroj da dezertaj montoj.

Richigho pro arbokulturo

    Pro detruigho de flauro kaj dezertigho reduktighis kampoj de Sansheng-vilagho de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio. Por shanghi tiun situacion la vilagho komencis redoni en 1984 multe da kampoj por kulturado de karaganoj. Nun la vilagho estas chirkauita de densaj karaganoj. Pri la pasinteco la vilaghanoj diris, ke tiam la vilaghon ofte atakis ventego. La domoj en la vilagho altighis jaron post jaro. Post plurfoja ventego la korto plenighis de sablo, kaj en domo oni sentis sin kvazau en kavo. Do oni devis konstrui novan domon sur la malnova.

    La vilagho havis 100 familiojn kun pli ol 400 homoj. Sed pro ventego multaj forlasis la vilaghon kaj restis nur 100 homoj. Kaj chi tiuj kulturis karaganojn unue en la kampoj, kiujn oni forlasis, kaj poste en siaj kampoj. Ili kulturis 10, 20... 800 hektarojn.

    En la komenco de la 90-aj jaroj altighis la prezo de delikata kaprolano, tamen en multaj lokoj estis malpermesita pashtado pro regreso de gresejo, kaj tiam en la vilagho jam estis multe da areo de karaganoj. La vilaghanoj achetis tiajn kaprojn por bredi. Anstatau pashti, ili bredis la kaprojn en staloj por protekti karaganojn. Ili profitis de kulturo de karaganoj. Kiam la meznombro de kaproj bredataj de la familioj atingis 60, ili decidis ne plu multigi la nombron. Samtempe ili petis teknikistojn helpi plibonigi la kaprorason por altigi la produktokvanton de kaprolano. Ili diris: "La karaganoj estas tre valoraj por ni. Kvankam oni ne ellasas kaprojn manghi ilin, tamen la gardantoj laboras tage kaj nokte."

    Antaue por sin nutri la vilaghanoj ekspluatis teron senbride, tamen ili devis vivteni sin per greno liverata de la shtato. Nun chiu familio havas malpli 0.2 hektaron da agroj, ech iuj vilaghanoj kulturas neniun grenon. En la pasintaj 18 jaroj en la vilagho pli kaj pli malmultighis la agroj, sed pli kaj pli multighis la greno por la kamparanoj. La vilaghanoj ne plu dedichis multe da tempo al vasta kulturado de greno, kiu donis malmultan rikolton. Ili diris: "Ni ne kulturas grenon, sed al ni ne mankas greno. Nun la greno estas tiel malmultekosta, ke ni povas acheti ghin por la tuta jaro kontrau 2 kaproj."

    La projekto cedi kampojn al arbokulturo verdigas la dezertajn montojn kaj richigas la kamparanojn. Sendube tio estas ideala modelo por ekologia konstruo. Char la projekto konsideras la interesojn de la kamparanoj, ili ne prenas la projekton kiel devigan taskon, sed memvole ghin praktikas.

Scienca agrikulturo

    En la projekto cedi kampojn al kulturo de herboj kaj arboj la china registaro unuflanke atentas la kvaliton de verdigado kaj aliflanke disvolvas altteknologian agrikulturon, por ke la kamparanoj richighu per scienca terkulturado en la limigitaj kampoj.

    Yangou-baseno sur la Leusa Altebenajho abundas je valoj, tie la pokapa areo de agroj estas 1.59 hektaroj, sed pro multeco de valoj kaj erozio de grundo, en 1997 la pokapa areo de agroj estis 0.6 hektaro kaj la meznombra hektara produktokvanto de greno estis 1095 kg. Por regi la malbonighon de ekologio, estas nepre necese cedi la kampojn por kulturi herbojn kaj arbojn kaj fari fundamentan kampokonstruadon.

    En Yangou oni faras sezonan malpermeson de pashtado, tio helpas kreskadon de herboj kaj arboj kaj reaperon de flauro sur kalvaj montoj. Nun la loko jam kovrighis de verdo. En la pasintaj 3 jaroj oni kulturis pli ol 667 hektarojn da herboj kaj arboj, kiuj kovris 54.9% de la regiono. Oni konstruis shtuparkampojn sur 15-gradaj deklivoj. Oni praktikas grund- kaj akvo-konservan metodon kaj kulturas terpomon, milion, sojfabon, maizon k.s. Oni faras bazan sterkadon kaj aldonan sterkadon kaj reguligas la interspacon de plantoj. La metodo bone efikas kaj vaste aplikighas.

    En 1998 en Yangou oni kondukis river-akvon supren al la monto kaj konstruis 6 plastmembranajn forcejojn kun gutig-irigacia instalajho por kulturi legomojn. Oni enkondukis novajn variojn kaj aplikis avangardan teknikon. En 2000 la forcejoj enspezis 160 mil juanojn. Krome oni ankau bredas brutojn en stalo, uzas metanon por lumigi lampojn kaj sterkas per fekajho. La scienca agrikulturo faris Yangou-anojn richaj.