De
la 17-a ghis la 21-a de novembro de la jaro 2002 la 4-a Internacia
de Frukto/Legomo-Ekspozicio okazis en Yantai, Shandong-provinco,
orienta Chinio. La ekspozicio altiris al si pli ol 40 mil chinajn
kaj alilandajn komercistojn kaj pli ol 200 mil vizitantojn. Fakte
la urbo jam organizis 3 tiajn ekspoziciojn.
Kompare
kun la pasintaj tri ekspozicioj, la chi-foja akcentis la intershanghon
de sciencoj kaj popularigon de aplikataj teknikoj. Krom la faka
simpozio la organizantoj ankau funkciigis kurson pri agrikultura
tekniko en urbetoj. Tio donis al kamparanoj shancon rekte komunikighi
kun profesoroj. La kamparanoj rapidis al la kurso. Post la kurso
ili demandis la profesorojn pri teknika problemo en agrikulturo.
Ili diris: "Ni shatas tian kurson, char tio estas utila por
nia laboro. La ekspozicio starigis la kurson che nia hejmo, por
ke ni havu shancon konsulti la profesorojn. Ni esperas, ke la kurso
estos ofta." La ekspozicio profitigis la lokanojn -- ghi subskribis
entute 82 kontraktojn pri projektoj investotaj de fremdlandanoj,
kaj la importa kaj eksporta komerco atingis 687 milionojn da usonaj
dolaroj, el kiuj la eksporta -- 559 milionojn.
Post
aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo (MKO), agrikulturo
de Chinio vizaghas al serioza defio, ke la chinaj kamparanoj devas
alte taksi la scienc-teknikan rolon en agrikulturo kaj elpensi vendmetodojn.
Iu
kamparano de Laiyang rapidis al la ekspozicio antau la 7-a matene.
Li, shvitanta, kun stako da materialoj en la brakoj iris en la homamasoj
de la 1-a ghis la 3-a etagho de la ekspozicio. Li diris: "Scienca
terkulturo estas chiutage diskonigata en jhurnalo kaj televido,
kaj kiu ne aplikas sciencojn en terkulturo post aligho de Chinio
al MKO, tiu postighos. Mi serchas bonan projekton en la ekspozicio."
Kun tia ideo venis multaj kamparanoj el aliaj lokoj por ricevi scienc-teknikajn
informojn.
Prilaboro
de agrikulturaj produktoj estas bona metodo por reguligi agrikulturan
strukturon. Tio donis shancon ankau al superfluaj chinaj kamparaj
laboruloj. En la ekspozicio estas multaj tiaj prilaboraj entreprenoj.
Longda-grupo estas la plej granda eksporta bazo de fridigitaj manghajhoj.
En la jaro 2001 ghia vendovaloro atingis 1460 milionojn da juanoj,
kaj ghiaj produktoj eksportighas al Japanio, Koreio, Usono, Britio,
Germanio k.a. Mi venis al Shenlong-kompanio de Longda-grupo en antauurbo
de Yantai. Ghi havas 16 mil laboristojn, kies 88% estas kamparanoj.
Por la kvalito de siaj produktoj Longda starigis legom-bazon por
doni legomsemojn al kamparanoj, al kiuj ili faris teknikan trejnadon,
krome ghi ankau faris rigoran limigon al uzado de insekticido por
malmultigi insekticidan restajhon. En Shandong-provinco 50 mil kamparanaj
familioj kulturas legomojn por la grupo. Tio formas novan modelon
por agrikulturo, nome "kompanio plus kamparanaj familioj".
Kamparanoj bonvenigas tian modelon pro tio, ke ghi ne nur donas
okupon al kamparanoj, sed ankau malpliigas konkurencan riskon en
la merkato.
La
ekspozicio donis al kamparanoj shancon montri siajn fruktojn kaj
samtempe konigis al ili, kiel enirigi siajn produktojn en la internacian
merkaton. La venonta ekspozicio okazos de la 23-a ghis la 27-a de
septembro de la jaro 2003.
|