Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Chinio starigis sian unuan datenbankon de agrikulturaj produktoj de internaciaj normoj

    Lastatempe estis starigita la unua china datenbanko de agrikulturaj produktoj de internaciaj normoj, kiu baldau estos transdonita al uzado.

    Post membrigho de Chinio al MKO la chinaj entreprenoj eksportantaj agrikulturajn produktojn suferis seriozan perdon pro tio, ke ili ne konis rilatajn internaciajn regulojn kaj normojn. Dume la problemo de nutrajha sekureco vekis vastan atenton de la internacia socio. Tial en septembro 2001 la Shtata Kvalito-ekzamena Buroo kaj Shtata Normiga Administracio de Chinio komisiis al la Shanhaja Normiga Instituto lanchi projekton por konstrui datenbankon de chefaj agrikulturaj produktoj de internaciaj normoj.

    La banko kolektis regulojn kaj normojn ellaboritajn de la Internacia Normiga Organizo, Internacia Komisiono por Nutrajhaj Reguloj, Internacia Planto-protekta Konvencio, Internacia Besto-higiena Organizo kaj Internacia Laktajha Federacio kaj tiujn ellaboritajn de Usono, Japanio, Europa Unio kaj Chinio. La banko enhavas ankau multe da limigaj normoj por insekticidaj restajhoj kaj poluajhoj el fontoj de plantaj kaj bestaj produktoj.