En
la lastaj jaroj Chinio akiris rimarkindajn sukcesojn en reguligado
de la agrikultura strukturo, sed nekontentigaj statoj ekzistas rilate
kvalitojn de specoj, regionighon de bonaj specoj, skalan produktadon,
nealtan nivelon de industriigha administrado, nesufichan sintezan
utiligon de agrikulturaj richfontoj k.a. En evoluintaj landoj pli
ol 90% de la agrikulturajhoj estas prilaborataj, sed en Chinio nur
45%, kaj en evoluintaj landoj la produktovaloro de prilabora industrio
de agrikulturajhoj estas 2 au 3 obloj de tiu de la agrikultura produktado,
sed en Chinio nur 80%.
Por
solvi la problemon, Chinio rapidigos en la venontaj jaroj reguligadon
de la agrikultura strukturo por efektivigi 6 strategiajn shanghojn
por la disvolvigho de agrikulturo:
I.
Turni la autarcian ekonomion al varproduktado kun merkato kiel direkto
kaj en- kaj eksterlanda merkato kiel celo. Kuraghigi la kamparanojn
entrepreni produktadon konforman al la merkato kaj eniri en cirkulan
kampon; akcenti esploradon pri la en- kaj eksterlanda merkato kaj
meti pli grandan atenton al esplorado kaj disvolvo de la merkato;
rapidigi starigon de kompleta sistemo de kvalaita kriterio de agrikulturajhoj,
kaj pasho post pasho sin identigi al la internaciaj normoj.
II.
Turni akcenton pri produktokvanto al samtempa altigo de produktokvanto
kaj kvalito. Starigi kaj fortigi la konscion pri kvalito kaj marko,
pene turni primaran produktajhon al fina produktajho, bone starigi
la figuron de agrikultura produktajho, kaj altigi konkurencan povon
en la merkato en kaj ekster la lando.
III.
Turni sinapogon sur tradicia teknologio al kombino de tradicia teknologio
kun la moderna, pene altigi la sciencan entenon de la agrikulturo
kaj aldonan valoron, energie disvolvi produktajhojn kun alta scienca
enteno kaj alta aldona valoro.
IV.
Turni intensecon de laboro al kombino de intenseco de laboro kun
koncentro de kapitalo kaj scioj, aktive disvolvi modernan agrikulturon.
Disvolvante tradician manlaboron kaj intensan produktadon, akcenti
produktadon por koncentro de kapitalo kaj scioj.
V.
Turni tradician kreskan manieron de produktado multe konsumanta
richfontojn al praktikado de kontinua disvolvo kaj protektado de
ekologia medio. Atenti racian kaj efikan utiligon de agrkulturaj
richfontoj, eviti detruon de la medio de richfontoj, disvolvi senpoluan
produktajhon kaj organikan manghajhon, akceli bonan cirkuladon de
produktado kaj organikan kombinighon de ekologio, ekonomio kaj socia
profito.
VI.
Turni memdisvolvon al reciproka kombinigho de agrikulturo kun industrio
kaj al akorda disvolvo de la kamparo kaj la urboj. Iri la vojon
de industriiga entreprenado de agrikulturo, energie disvolvi prilaboron
de agrikulturaj kaj neagrikulturaj produktajhoj; energie disvolvi
entreprenojn en kamparo, doni laboron al kamparanoj; aktive disvolvi
mez- kaj malgrandajn urbojn por akceli unuecon de la urboj kaj la
kamparo.
|