Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Solvendaj tri grandaj problemoj en prosperigo
de la china kamparo

     La Statistika Buroo de Chinio raportis, ke Chinio havas 1265 milionojn da loghantoj, el kiuj 807 milionoj vivas en la kamparo, tial problemo de Chinio fakte estas problemo de kamparanoj. Solvo de la problemo de la chinaj kamparanoj decidas la estontecon de la china ekonomio kaj ankau la stabilecon de la china socio. En la laborraporto de la registaro farita en marto de 2002, china chefministro Zhu Rongji prenis la problemon de malrapida kresko de enspezo de kamparanoj kiel la unuan problemon el la urghe solvendaj. La disvolvigho de la kamparo de Chinio frontas multajn problemojn, iuj montrighas chefe en tri flankoj.

256 milionoj da kamparanoj en senlaboreco

    En la china kamparo estas granda armeo da senlaboruloj. Profesoro Xiao Zhuoji de la Pekina Universitato diris, ke lau nepreciza statistiko, en la china kamparo estas 200 milionoj da superfluaj laboruloj. Ili ne estis enkalkulitaj kiel senlaboruloj, char kvankam ili ne povas plene utiligi laborhorojn, tamen ili almenau havas parcelon da tero. 711 milionoj el la 800 milionoj da kamparanoj laboras, kaj 350 milionoj el ili sin okupas per la unua industrio. Lau statistiko de 1995 Chinio havas 94.97 milionojn da hektaroj da kampoj, kaj specialisto kalkulis, ke 100 milionoj da kamparanoj jam estas sufichaj por kulturi tiujn kampojn, do, 256 milionoj da kamparanoj farighis superfluaj laboruloj.

    Profesoro Xiao Zhuoji diris: "Senlaboreco de Chinio estas plej serioza en la mondo, char unue la pocentoj estas grandaj, kaj due, la absoluta nombro estas granda." "La problemo de senlaboreco en Chinio estas tre malfacila kaj longe ekzistos, char daure kreskos la loghantaro de Chinio kaj senchese kreskas la nombro de laborkapabluloj."

    Urbanizo de la kamparo estas grava pasho por doni laboron al kamparanoj. Tio utilas ne nur al la labordonado por la 200 milionoj da senlaboraj kamparanoj, sed ankau al la stabileco de la socio de Chinio. Oni raportis, ke la registaro estas ellaboranta politikon por nuligi la limigon al dungigho de kamparanoj en la urboj. Tiu nova politiko ludos bonan rolon por doni laboron al la kamparanoj.
Iuj opinias, ke oni devas plene utiligi la shtatan obligacion, malmultigi importon de mashinoj por engaghi pli da kamparanoj.

Granda diferenco de enspezoj en la urboj kaj kamparo

    Kvankam Chinio havis richan rikolton de greno en sinsekvaj jaroj, tamen la enspezo de la kamparanoj ne kreskis. Malalta enspezo de la kamparanoj malbone influis la stabilecon de la socia ordo de la kamparo. Kamparanoj konsistigas grandan parton de la tuta loghantaro de Chinio, tial malforta achetpovo de la kamparanoj malhelpas la disvolvon de ekonomio.

    Prezidanto de la China Agronomia Asocio Hong Fuzeng diris, ke ankorau estas granda la diferenco inter la enspezoj de la urbanoj kaj kamparanoj. En 2001 la enspezo de la urbanoj kreskis je 8.5%, 2.8-oble pli multe ol tiu de la kamparanoj. Kaj kresko de agrikultura enspezo de la sudorienta parto de Chinio estas 1.9-oblo de tiu de la meza kaj okcidenta partoj de Chinio. Kresko de enspezo de aliaj profesioj estas 2.5-oblo de tiu de agrikulturo.

    Fakuloj havas gheneralan opinion, ke altigi enspezon de la kamparanoj kaj malpezigi ilian sharghon estas shlosila pasho por stabiligi la kamparon de Chinio. Iuj opinias, ke la chinaj kamparanoj frontas problemojn de multigho de senlaboruloj kaj pezigho de impostoj, kaj ili frontos ankorau pli grandan defion post aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo.

    Zhang Baowen, vicministro de la Agrikultura Ministerio de Chinio, diris, ke estas necese altigi la konkurencan povon de agrikulturo. Li konsilis apliki avangardan teknologion kaj plibonigitajn semojn kaj disvolvi brutobredadon kaj fishadon cele kreskigi enspezon de la kamparanoj kaj altigi la konkurencan povon de la china agrikulturo.

    Sed specialistoj de kamparaj problemoj diris, ke sola kresko de enspezo ne sufichas por solvi la problemojn frontatajn de la kamparanoj. Ili opinias, ke anstatauigi lokan kolektadon de multaj impostoj per normigita kolektado de agrikultura imposto estos efika por moderigi la strechan situacion en la kamparo.

Katastrofaj "paradaj konstruajhoj"

    En iuj lokoj la gvidantoj ne zorgas pri solvo de aktualaj problemoj de la popolo en la produktado kaj vivo, sed energie prodigas monon por konstrui luksajn domojn, sentaugajn vojojn k.a., por plachi al la supera instanco cele rapide promociighi. Tiuj konstruajhoj ne nur malshparas grandan sumon da mono, sed ankau pezigas la sharghon de la popolo. La popolo nomas ilin "paradaj konstruajhoj". Chefministro Zhu Rongji severe kritikis tiajn lokajn registarojn: "En iuj lokoj oni energie faras sentaugajn 'paradajn konstruajhojn' kaj 'markajn konstruajhojn', blinde postulas altan normon kaj lukson. Tie multaj homoj ne povas regule akiri salajron, sed la gvidantoj fanatike lanchas konstruadon de tiaj konstruajhoj..."

    Tao Wucheng veninta de la kamparo prezentis longan peticion kuraci la "malsanon" de energia konstruado de "paradaj konstruajhoj". Li diris: "Ekzameno kaj nomumo de oficistoj estas decidataj de la supera instanco, sekve la subuloj devas respondeci por la supera instanco, sed ne al la popolo. Ili mensogas kaj trompas..."

    Liang Mingde, unu el bazaj shtatoficistoj, faris ekzemplon: Iu malrichega gubernia urbo kun 300 mil homoj, multe subvenciata de la shtato, enspezas chiujare nur 30 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron). Sed ghi konstruis en la urbocentro straton, kio konsumis 20 milionojn da juanoj. La strato larghas 45 metrojn kaj longas 2000 metrojn, sed ne interligighas kun la aliaj stratoj. La strato estas iluminata per luksaj lampoj, sed fakte en vespero preskau neniun oni vidas sur la strato. Sed la lokaj gvidantoj fieras pro tiu strato kredante, ke ghi altiras investon. Oni diris, ke la bezonata mono estis devige kolektita de la kadroj kaj parto estis mono destinita de la centra registaro por helpi malrichajn kamparanojn.

Taskoj pezaj

    La china kamparo havas sur si la taskon vivteni 800 milionojn da kamparanoj, kaj estas malfacilege shanghi la staton en mallonga tempo. Tial la china registaro devas duoble penadi.

    En la laborraporto de la registaro chefministro Zhu Rongji aparte akcentis la agrikulturon kaj la problemon de kamparanoj, ke oni prenu kreskigon de enspezo de la kamparanoj kiel la plej gravan taskon, prenu kreskigon de enspezo de la kamparanoj kaj malpezigo de iliaj sharghoj kiel gravan kriterion por ekzameni la kamparan laboron.

    Prudentuloj jam konsciis, ke estas necese apliki sintezan rimedon por kreskigi enspezon de la kamparanoj: reordigi la strukturon de agrikulturo; altigi sciencan konsiston de agrikulturajhoj; disvastigi efikajn sciencajn kaj teknologiajn fruktojn; multigi investon por agrikulturo, precipe por mezaj kaj malgrandaj instalajhoj kaj ekonomiaj projektoj, doni financan kaj kreditan subtenon; vigligi kamparajn entreprenojn, transpostenigi laborulojn kaj akceli urbanizon de la kamparo kaj altigi enspezon de la kamparanoj; stabiligi la politikon pri laukontrakta respondeca luado de tero kaj administri shanghon de uzo de tero lau la principoj de memvoleco, normaligo, stabileco kaj laulegheco.