Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Aperis la unua skizo pri la riza genaro esplorita
de chinaj sciencistoj

     Lastatempe sciencistoj el 12 chinaj establoj por scienca esploro kune plenumis la "Skizon pri la riza genaro", plej detalan en la mondo. La skizo pri la riza genaro estas la plej granda planta genaro post plenumo de la skizo de la homa genaro.

    Rizo estas unu el la chefaj grenplantoj por vivado de la homoj sur la tero. La skizo unuafoje detale analizis la strukturon de la riza genaro malkovrante la genetikan chifron de rizo. Dank' al la skizo sciencistoj povas koni malsanrezistan genon, analizi genan funkcion kaj plibonigi varion de rizo.