Post
sia membrigho al la Monda Komerca Organizo (MKO), Chinio praktikos
4 strategiojn de la disvolvigho kun levo de la konkurenca povo de
la kulturajhoj kiel la centro. La 4 strategioj estas reordigo de
la agrikultura strukturo, disvolvo de la kompara avantagho, altigo
de la kvalito, subteno kaj kuraghigo de konkurenco. Samtempe kun
tio ghi konstruos zonon de avantaghaj industrioj kaj realigos la
planon de industria disvolvigho, utilan al la merkata konkurenco
chefe de grandaj entreprenoj por levi la scienc-teknikan nivelon
de la agrikulturaj produktajhoj kaj kiel eble plej multe utiligi
la scienc-teknikajn fruktojn en la produktado.
Agrikultura
reordigo en Shanhajo
Lau
plano Shanhajo iom post iom forlasos produktadon de ordinaraj agrikulturajhoj,
similaj al tiuj de la agrikulturaj provincoj de Chinio, sin turnos
al ekologia agrikulturo kaj bonkvalita kaj modela agrikulturo, larghigos
la laborkampojn kaj firmigos sian kapablon en agrikultura servado
por farighi centro de kolekto kaj vendo de agrikulturaj produktajhoj
kaj agrikulturaj informoj ne nur de Chinio, sed ankau de la tuta
mondo.
La
nova spaco de disvolvigho portita de membrigho de Chinio al MKO
kaj la chiam pli akrighanta internacia konkurenco ebligis disvolvighon
de grandskala reordigo de agrikulturo de Shanhajo. Nun la urbo havas
0.3 milionon da hektaroj da kampoj kaj arbaroj. Poste triono farighos
bazo de fruktarboj, floroj kaj herboj, alia triono estos bazo de
legomoj kaj fruktoj destinitaj por eksportado kaj la tria triono
-- bazo de bonkvalita rizo kaj oledonaj plantoj. Kaj la chefaj agrikulturajhoj
estos produktataj sur apartaj lokoj en kompare granda skalo.
La
malnova strategio praktikata en la pasintaj 50 jaroj arkaikighos.
Ne plu validos la politiko garantii la urban bezonon de agrikulturaj
produktajhoj. Shanhajo plenenergie disvolvos eksportotajn kultivajhojn,
plue reordigos la strukturon de agrikulturaj produktajhoj vendotaj
enlande kaj eksterlande, tiel ke ghi farighos komerca centro de
agrikulturaj produktajhoj chinaj kaj internaciaj.
Iom
post iom reduktighos la distanco de agrikulturo inter Shanhajo kaj
evoluintaj landoj. Per tri kanaloj oni plialtighos la agrikulturan
nivelon de Shanhajo, t.e. komplete realigi normigan produktadon;
konstrui profitodonan agrikulturan bazon kun certa skalo kaj grandajn
agrikulturajn entreprenojn kaj fini reformadon de la agrikultura
industria entreprenado kaj komplete disvolvi bonkvalitan kaj sekuran
prilaboradon de agrikulturaj produktajhoj kaj levi la aldonan valoron
de agrikulturajhoj.
Nepoluitaj
agrikulturajhoj en Shandong
En
la venontaj kelkaj jaroj aperos en Shandong-provinco agrikultura
bazo kun areo de 2 milionoj da hektaroj, kie produktighos nepoluitaj
plantoj, kiaj legomoj, fruktoj, arakido, bonkvalita tritiko, fungoj
kaj akvoproduktajhoj. Tiam ghi estos la plej granda bazo de nepoluitaj
plantoj en Chinio.
En
2005 en la provinco estos 500 bazoj de verdaj manghajhoj kaj 600
bazoj de nepoluitaj agrikulturajhoj, kies jara produktokvanto estos
4 milionoj da tunoj kaj 65 milionoj da tunoj respektive, kaj tiam
ilia jara eksportovaloro atingos 2 miliardojn da usonaj dolaroj,
kiuj konsistigas pli ol 30% de la totala eksporta valoro de la prilaboritaj
agrikulturajhoj de la provinco.
Por
realigi tiun celon la provinco nun konstruas sistemon por kontroli
kaj ekzameni la nepoluitajn kultivajhojn. En la venontaj 5 jaroj
ghi havos 10 provinc-nivelajn centrojn por kontroli kaj ekzameni
la kultivajhojn kaj starigos kontrolan stacion en la lokoj, kie
oni entreprenas ekskluzive la nepoluitajn kultivajhojn.
Brutobredado
en terkulturaj regionoj de Qinghai
En
Xiahetan-vilagho de Haidong-subprovinco, Qinghai, trovighas 100
fermitaj staloj, kie libere vivas kaproj.
Oni
diris, ke nun tie ne plu vidighas la malricheco kaj jam antau du
jaroj la pokapa enspezo el brutobredado konsistigis pli ol 80% de
la totala enspezo.
Kiel
la plej granda terkultura regiono en la provinco, Haidong prenis
en la lastaj jaroj brutobredadon en la terkulturaj regionoj kiel
gravan metodon por reguligi la agrikulturan strukturon kaj levi
la enspezon de la kamparanoj. En 2001 la brutobreda valoro konsistigas
37% de la totala agrikultura valoro de la tuta subprovinco kaj la
pokapa enspezo de la tieaj kamparanoj kreskis je 11.3% kompare kun
2000.
En
2001 oni multe investis brutobredan entreprenadon en Haidong, kaj
800 brutobredaj teknikistoj faris teknikan servon en kamparo kaj
okazigis 1182 kursojn, kie lernis 216.4 mil homoj.
Duontempe
kulturi teron kaj duontempe labori alimaniere
Enketo
de la Agrikultura Buroo de Fujian-provinco montris, ke la tieaj
kamparanoj multe shanghis kaj sian laboran kutimon kaj la koncepton
de sia chiutaga vivo. Kun utiligo de avangarda tekniko kaj levigho
de la produktiveco ili bezonas nur malpli da tempo por kamplaboro.
En 2001 la averagha kamplaboro konsistigis nur duonon de ilia tuta
laboro. Kun senchesa levigho de la klereco, pli kaj pli multe da
kamparanoj forlasis la hejmlokon kaj iris aliloken, inkl. de aliaj
landoj, por labori. Lau statistiko de la en- kaj elmigra sekcio
de la urbo Fuqing, ghis la mezo de februaro de la kuranta jaro 28709
homoj elmigris alilanden. La Fuqing-anoj laboris kaj laboras en
pli ol 200 landoj kaj regionoj de la mondo. Lau statistiko tiuj
elmigrintoj sendis hejmen chiujare 2 miliardojn da usonaj dolaroj.
Krom tio, ankau en la vilaghoj dungito ricevas 2-5 juanojn chiuhore
kontrau kamplaboro.
En
Fujian al pli kaj pli multe da kamparanoj plachas kulturado de ekonomiaj
plantoj en la venonta jaro. Nun tie la grena produktado havas pli
kaj pli malgrandan proporcion kaj la provinca registaro planas konstrui
zonon de produktajhoj maraj kaj montaj kaj zonon de bonkvalitaj
agrikulturajhoj.
|