Chinio
estas agrikultura lando. Du trionoj da ghiaj loghantoj sin okupas
pri terkulturado. Pro ghia granda loghantaro, la pokapa areo de
agroj estas tre malgranda. En la lastaj jaroj pro cedo de terkulturo
al forstumo kaj herbokulturo por mediprotektado kaj pro dilatigho
de urbaj kvartaloj, la agroj pli kaj pli reduktighas. Jughate lau
la hektara grena produktokvanto, Chinio jam au preskau atingis la
nivelon de evoluintaj landoj, tamen estas limigita la latenta kresko
de la enspezo de kamparanoj, tial estas malfacile plibonigi la vivon
de la kamparanoj kaj levi ilian enspezon sole per terkulturado.
Sub tiaj kondichoj la agrikultura entreprenigo farighis nepra tendenco
de agrikultura disvolvigho.
Perspektiva
industrio -- prilaboro de agrikulturaj produktajhoj
Post
membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo la dogano pri importitaj
agrikulturaj produktajhoj mallevighis, kio certe malfavoras al la
merkato de chinaj agrikulturaj produktajhoj. Kun ekonomia disvolvigho
kaj scienc-teknika progreso la kvanto de kamparanoj certe pli kaj
pli reduktighos kaj enurbigho de grandnombraj superfluaj laboruloj
de la kamparo ne estas ideala metodo por solvi la problemon, tial
freshtenado de terkulturajhoj, iliaj konservo kaj prilaboro farighis
efika metodo por laborigi la superfluajn kamparanojn, levi ilian
enspezon kaj akceli la agrikulturan disvolvighon.
Ekde
la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la prilaborado
de agrikulturaj produktajhoj okupis pli kaj pli grandan proporcion
en la nacia ekonomio. Tio jam farighis grava movforto kaj fonto
por akceli agrikulturon de Chinio kaj pliigi la kamparanan enspezon.
Lau statistiko de la Shtata Statistika Buroo prilaboro de agrikulturaj
produktajhoj estas unu el la industrioj, kiuj kreskis plej rapide
en la nacia ekonomio de la sama periodo. En la pasintaj 10 jaroj
ghia jara kreskado atingis 9.2% averaghe pli alte ol tiu de la nacia
ekonomio.
La
rapida disvolvigho de prilaborado de agrikulturaj produktajhoj ne
nur ludas gravan rolon por ekspansiigi la merkaton de agrikulturaj
produktajhoj, akceli agrikulturan disvolvighon kaj levi la efikon
de kampara ekonomio en la tuto, sed ankau multe utilas al la kresko
de la nacia ekonomio.
La
prilaboro de agrikulturaj produktajhoj estas utila al pliigo de
la kamparana enspezo, kaj krome, la integrado de la produktado,
prilaboro kaj vendo fare de pli kaj pli multe da entreprenoj estigis
kompare stabilajn komun-interesajn rilatojn kun la lokaj kamparanoj,
kio ne nur garantias la ekonomian efikon de la entreprenoj mem,
sed ankau malpliigas la riskon de la kamparanoj en la sola terkulturado
kaj liveras novan fonton por kamparana enspezo. Kaj krom tio, la
entreprenoj de prilaboro de agrikulturaj produktajhoj jam liveris
15 milionojn da laborpostenoj, el kiuj 5.716 milionoj estas en la
vilaghaj entreprenoj, kiuj konsistigas 24.8% de la laboristoj de
la vilaghaj entreprenoj. Se plus tiuj pri achetado, transportado
kaj vendado, estas liverataj pli da laborpostenoj. La freshtenado
kaj prilaboro de agrikulturaj produktajhoj fare de la superfluaj
kamparaj laboruloj povas levi la komercan proporcion de la agrikulturo
kaj levi la kamparanan enspezo. La prilaboro de agrikulturaj produktajhoj
akcelis ankau reguligon de la agrikultura strukturo.
La "tri
kapitaloj" en agrikulturo
La
chinoj nomas industri-komercan kapitalon, popolan kapitalon kaj
alilandan kapitalon tri kapitaloj en la nacia ekonomio. La tiel
nomataj "tri kapitaloj" nun estas uzataj ankau en agrikulturo
kaj ludas gravan rolon en ekspluato de agrikulturaj richfontoj kaj
akcelo de la loka ekonomio. Nun en Chinio la popola kapitalo konsistigas
67% de la investo de agrikulturo, kaj la industri-komerca kapitalo
-- 20%, dum la alilanda nur 13%. Ni prenu Jiangsu-provincon kiel
ekzemplon. Tie estas 18160 agrikulturaj entreprenoj investitaj de
la "tri kapitaloj" (16.8 miliardoj da juanoj). Ili investis
grandskalan bredadon, prilaboron kaj pograndan vendadon de greno,
kotono, oledonaj semoj kaj legomoj.
La
Fershtala Kompanio (Grupo) Xingcheng de Jiangyin investis 50 milionojn
da juanoj al laktajha kompanio, pro tio la tieaj kamparanoj kulturas
2 mil hektarojn da maizkampoj kaj herbejoj, kaj de chiu hektaro
oni povas enspezi 24 mil juanojn, pli multe ol per kulturo de greno.
Mingling-distrikto de la urbo Yixing enkondukis japanan kapitalon
por prilaboro de teo. Ghis nun ghi investis jam 3 milionojn da usonaj
dolaroj por 7 produktaj linioj. Chiujare ghi produktas 1.2 mil tunojn
da sekaj tefolioj kaj eksportas al la japana merkato teon de 3.5
milionoj da usonaj dolaroj.
Por kontentigi la merkatan bezonon kaj chasi longatempan profiton
la sekundara kaj terciara industrioj investas agrikulturon. Tiaokaze
ili rigore observas la normojn, donante sufichan atenton al teknologio
en la agrikultura produktado. La agrikulturaj entreprenoj investitaj
de la "tri kapitaloj" elkulturis aron da modernaj agrikulturaj
entreprenistoj, kiuj akcelas la agrikulturan disvolvighon per nova
koncepto de merkata ekonomio.
Profitodona
entreprenado
Pro
la disa produktado kaj entreprenado, malfacila trafiko kaj malbona
informado en la pasinteco la etprodukta individuo ne povas sin liberigi
el riskoj naturaj kaj merkataj, tial por havi lokon en la granda
merkato de varo-cirkulado, oni devas fondi establojn de prilaborado
kaj postrikolta servado kun la merkato kiel gvidilo, fondi fakan
asocion por la vendado kaj fari grandskalan prilaboradon kaj vendadon
surbaze de malkoncentra produktado kaj konservado, por ke la kamparanaj
familioj estu organizitaj en komunumon kun strikte rilataj interesoj,
mallevu la produktokoston per grandskala produktado kaj entreprenado
de agrikulturaj produktajhoj per industria metodo kaj faru klaran
labordividon, kompletigon kaj kunlaboron. Jiangjin de Chongqing
ja estas sukcesa ekzemplo. Antaue tie nur malmulte da kamparanoj
kulturis zantoksilon (Zanthoxylum bungeanum) kaj poste gvidate de
Zhou Shangjun, unu el la 10 chinaj eminentaj kamparanoj, komencis
grandskalan kulturon de ghi kaj iom post iom disvolvis la kampojn
en bazon de zantoksilo. En 2001 oni jam kulturis zantoksilon sur
13 mil hektaroj da kampoj kaj nun la kulturado disvastighas kun
pli kaj pli multe da sciencaj faktoroj. Kunlaborante kun la Sudokcidenta
Agronomia Universitato, la kompanio de Zhou Shangjun investis 30
milionojn da juanoj por disvolvi spicojn de zantoksilo, sanigilojn
kaj medikamentojn, chiutage bazonatajn kemiajhojn, entute 20 specojn
da varoj. Tie la agrikultura industriigo jam farighis bona cirkulado.
La tradicia agrikulturo dependanta de registara investo estis anstatauita
de la moderna agrikulturo. Dank' al la nova agrikultura koncepto
ghi altiris al si multe da ambiciaj entreprenistoj, kiuj investis
grandan kapitalon al la tiea agrikultura produktado. En la pasintaj
du jaroj tie aperis 30 tiaj entreprenoj kun investo de 300 milionoj
da juanoj. La agrikultura disvolvigho akcelis ankau la ekonomian
disvolvighon de la loko. En 2001 Jiangjin havis 122 agrikulturajn
entreprenojn kun investita kapitalo de 650 milionoj da juanoj.
La
"tri kapitaloj" investitaj al agrikulturo ege favoris
la utiligon de la tieaj kampoj, kapitalo kaj fakuloj, efike organizis
la kamparanojn en produktado por servi al la entreprenoj investitaj
de la "tri kapitaloj", efike solvis la malfacilojn en
kapitalo, tekniko, informoj kaj vendado kaj evitis la damaghon kauzitan
de naturaj katastrofoj, merkatan riskon kaj teknikajn malfacilojn.
|