Unua-pagho >> Ekonomio >> Agrikulturo

 

 

 

 


Jujuboj de Cangzhou

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

    Maturighis jujuboj. Ili brilis sur branchoj kiel agatoj. Rigardante ilin, oni tuj sentis dolchon. Je 20 km okcidente de la urbo Cangzhou, Hebei-provinco, ambauflanke de la shoseo prosperis vico post vico da jujubarboj, shirmantaj domojn kaj kampojn. Rigardate de malproksime, ili estas harmonia verdajho, kaj rigardate de proksime, ili estas sennombraj rughaj punktoj. La festivalo "Cangzhou, startpunkto de jujuba industrio de Chinio" ebligis klaran vidon de la bela perspektivo de la urbo kaj ghia jujuba industrio.

    Jujuboj aperis unue en la "Libro de Odoj", kie estas skribita: "Maturighas jujuboj en la naua monato kaj rikoltighas rizo en la deka..."

    La malgrandaj oraj jujuboj havas historion de pli ol 3000 jaroj en Cangzhou. Ili maturighas septembre. La frukto estas ovala, sukerricha kaj brikrugha. Ghi entenas diversajn vitaminojn, utilajn al la homa sano. Ghi plej richas je vitamino P inter chiuj fruktoj. Ghi havas ankau kuracan valoron. Ghi estas ofte uzata kiel kuracilo por koro, lieno, sangcirkulado kaj efika kontrau mallakso kaj kornea ulcero.

    Ankau prudentaj regantoj kaj literaturistoj en la historio bone sciis la valoron de jujuboj. Zhu Yuanzhang, fondinto de Ming-dinastio (1368-1644) kaj ghia unua imperiestro, ordonis: "Chiu kamparana familio plantu 20 mil jujubarbojn en la unua jaro kaj 40 mil en la sekvanta jaro. La lokaj registaroj devas kontroli tion kaj raporti al la kortego." Sur la vasta ebenajho de Hebei-provinco estis multe da jujubarboj. En Qing-dinastio (1644-1911) la jujubarboj farighis pli prosperaj. Fama literaturisto Ji Xiaolan naskighis en Cangzhou. Li skribis: "Mia hejmloko produktas jujubojn. Oni transportas ilin per charoj al Pekino kaj per shipoj al sudaj provincoj..." Tiamaniere Cangzhou-aj jujuboj famighis tra la tuta Chinio.

    La kampo, produktanta jujubojn, plejparte estas alkala, char jujubarboj estas fortaj kontrau sekeco, inundo kaj alkalo. Septembre kaj oktobre la klimato estas seka, kio tre utilas al pluko kaj sekigo de jujuboj, char ili maturighas ghuste en tiuj du monatoj. La klimato kaj tero ambau estas utilaj al la kresko de jujuboj. Lau statistiko en Cangzhou nun estas 270 mil hektaroj da tero taugaj al jujubarboj, el kiuj oni uzas nur 100 mil hektarojn por kulturi jujubarbojn, kaj ankorau multe da tero atendas ekspluaton.

Jujubarba magnato Shen Shujie

    S-ro Shen lernis nur en elementa lernejo. Multajn jarojn li sin okupis pri kulturo de jujubarboj kaj ilia greftado. Li inventis modelon de tridimensia kulturo de jujubarboj, grefto per junaj branchoj kaj envaza pejzagho de jujubarboj kaj senpage instruis la teknikon, tiel ke li multe levis la profiton de jujubarboj. Kaj pro tio li estis nomata jujubarba magnato.

    Shen interesighis pri esploro de jujubarboj antau 10 jaroj. Char sub jujubarboj estis vaka spaco, kiun oni ghenerale ne utiligis, tial li cerbumadis 3 jarojn kaj inventis tridimensian kulturon de jujubarboj, t.e. sur chiu hektaro da tero li kulturas 1500 jujubarbojn kaj sub la arboj terpomon, kotonon kaj arakidon, tiele chiu hektaro povas produkti 7500 kg da jujuboj, 22500 kg da terpomoj, 5250 kg da kotono kaj 3750 kg da arakidnuksoj.

    La esploro pri envazaj pejzaghoj kaj dekoraciaj arboj estas grava salto de la praktika valoro al la arta valoro de jujubarboj. En 1995, kiam Shen fosis arbidon en sia jujubarba ghardeno, li hazarde rimarkis, ke jujubarbo kreskas en eluzita aluminia poto. De tio lumigis lian menson subita penso. Se li plantos la speciale kulturitan jujubarbon en florvazon, chu tio ne estos pli profitodona? Li achetis jujubarbojn kruchan kaj kapsikan por fari envazan pejzaghon kaj enkondukis aliajn poraprezajn jujubarbojn. La de li inventitaj envazaj pejzaghoj kaj dekoraciaj jujubarboj estas tre shatataj de la klientoj kaj de tio li profitis rimarkinde.

    Shen havas ankau sian propran scienc-teknologian ghardenon, per kiu li helpas kamparanojn en scienca terkulturado.

China retstacio de jujuboj

    Eniru en www.zao.com.cn, tiam aperos antau viaj okuloj la bela pagho de jujubarboj.

    Sur la retopaghoj kolektighis multe da merkataj informoj kaj scioj pri jujuboj. La retstacio metis ponton inter la jujub-kulturistoj kamparanoj kaj komercistoj de diversaj lokoj de la mondo.

    Chiutage proksimume 7000 legantoj el diversaj lokoj de Chinio vizitas www.zao.com.cn kaj tiun retstacion vizitas ankau alilandaj komercistoj, kiaj usonaj, japanaj, koreaj, rusaj kaj sudorientaziaj.
La retstacio www.zao.com.cn havas amikajn rilatojn kun dekkelkaj famaj chinaj retstacioj, dank' al kio multe pliighis la influo de la china jujub-reto. Nun multe da informoj legighas sur tiu chi reto. La informoj estas ne nur chinaj sed ankau alilandaj, kiel tiuj de alilandaj entreprenistoj, kiuj deziras kunlaboron. Chiutage averaghe cent informoj aldonighas al la reto.

    Pere de la retstacio iu kamparano de Cangzhou sukcese vendis jujubarbidojn al Xinjiang kaj alia subskribis interkonsenton kun Liaoning-a komercisto. Dank' al la retstacio pluraj alilokaj jujubaj entreprenistoj investis jujub-prilaborejon de Cangzhou. Privata entreprenisto de Luoyang, Henan-provinco, informighis de la reto pri ekspansio de la pogranda merkato de jujuboj en Cangzhou, fondis kompanion tie kaj registris markon por prilabori jujubojn.

    Oni planas funkciigi supermerkaton de jujuboj sur la reto por vendi siajn jujubojn al la tuta mondo per elektronika negocado.