Antau
nelonge la Agrikultura Ministerio de Chinio difinis, ke 2003 estu
Agrikultura Scienc-teknika Jaro de Chinio kun la celo kiel eble
plej multe ludigi la rolon de sciencoj kaj teknikoj en la disvolvigho
de agrikulturo kaj vilagha ekonomio, organizi agronomojn kaj teknikistojn
en la unua fronto de reguligo de la agrikultura strukturo, kaj levi
altan tajdon de lernado kaj apliko de agrikulturaj kaj sciencaj
teknikoj kaj plialtigo de la scienc-teknika kaj kultura kvalito
de la kamparanoj.
Por
racia arangho de produktado de la superaj agrikulturajhoj la Agrikultura
Ministerio de Chinio efektivigos la planon pri scienc-teknologia
agado cele levi la konkurenc-povon de la superaj agrikulturajhoj,
solvi la shlosilajn teknikajn problemojn en produktado kaj prilaboro
de superaj agrikulturajhoj, kaj aranghi scienc-teknikistojn en esplorado
de tiuj problemoj. Antau chio oni aranghos sciencan esploradon por
solvi la shlosilajn problemojn de produktado de sojfabo, maizo,
kotono kaj laktobovo kaj pliigi la fundamentan esploradon de agrikulturo
kaj esploradon de agrikultura biologio, informadiko kaj aliaj altaj
teknologioj.
En
2003 la ministerio lanchos konstruadon de modelaj gubernioj pri
prosperigo de agrikulturo per sciencoj kaj teknikoj, kuraghigos
sciencistojn kaj teknikistojn fari teknikan disvolvon kaj disvastigon
de la fruktoj en la produktado. Samtempe kun tio ghi daure aranghos
trejnadon de junaj kamparanoj per sciencoj kaj teknikoj por levi
ilian kapablon en apliko de agrikulturaj teknikoj.
|