Chinio
estas granda agrikultura lando kaj la kamparanoj konsistigas du
trionojn de la loghantaro. Sed la kampoj ne estas sufichaj por la
tiel granda loghantaro kaj sola terkulturado ne povas plibonigi
la vivon de la kamparanoj. En tia stato la china registaro proponas
agrikulturan industriighon, kaj tio estas tre grava.
Agrikultura
industriigho
Agrikultura
industriigho strikte interligas la terkulturadon, brutobredadon
kaj prilaboradon de agrikulturajhoj.
En
Sichuan-provinco en okcidenta Chinio estas manghajho-kompanio Guangyou,
kiu faras el batato tujvermichelojn.
Malmultekosta
batato alportis al la kompanio grandan profiton, malfacile imageblan
por kamparanoj: 6 kilogramoj da batato = 1 kilogramo da amelo =
12 bovloj da tujvermicheloj. 1 kg. da batato kostas 0.25 juanon
(chirkau 8.3 juanoj = 1 usona dolaro), sed bovlo da tujvermicheloj
kostas 2.3 juanojn. Dank' al tio la kompanio multe plibonigis la
vivon de 600 mil kamparanaj familioj.
En
Chinio funkcias multaj tiaj entreprenoj de prilaborado de agrikulturajhoj.
Unuflanke ili elpushas produktajhon de nova speco, kaj aliaflanke
liveras siajn produktajhojn al la merkato. Ili trejnas la kamparanojn
en ilia agrikulturado por altigi ilian teknikon. Tio ne nur garantias
la kvaliton de la materialo por ilia prilaborado, sed ankau altigas
enspezon de la kamparanoj. Ekzemple dank' al la trejnado de la kompanio
Guangyou, duoblighis la produktokvanto de la regiono, kiu liveras
bataton al la kompanio. En iu vilagho de Santai-gubernio de la provinco,
40 kamparanaj familioj sin okupas pri preparado de batata amelo
kaj chiujare liveras al la kompanio 200 tunojn da amelo. Dank' al
tio chiu familio enspezas chiujare 20 mil juanojn. La regiono produktanta
bataton similas al fabrikdomo sen chirkaumuro, kaj la kamparanoj
- laboristoj. La kamparanoj liveras al la entrepreno amelon lau
asekura prezo kaj ne bezonas mem serchi achetanton de amelo. Krome,
dank' al la altigho de produkta tekniko, la kvalito de la produktajho
estas garantiata. Cetere, pere de sia propra kulturo la kompanio
senchese klerigas la kamparanojn de nova generacio kun entreprena
konscio.
Dum
evoluo de agrikultura industriigho pli kaj pli multighas prilaboraj
entreprenoj kia Guangyou. Ili ludas pozitivan rolon akcepti superfluajn
laborulojn en la kamparo. En 2001 la kamparaj entreprenoj dungis
128 milionojn da kamparanoj. Ili havas regulan enspezon. Tiaj homoj
pli kaj pli multighis kaj iom post iom formis specialan homgrupon
- salajrataj kamparanoj.
Kamparano
- laboristo
Same
kiel Guangyou, Longda-kompanio de Yantai de Shandong-provinco en
la oriento de Chinio estas entrepreno de prilaborado de agrikulturajhoj
kaj prilabora bazo de fridigitaj manghajhoj. Chiujare ghi prilaboras
pli ol cent mil tunojn da legomoj, fruktoj kaj viando kaj eksportas
ilin al Japanio kaj sud-orientaziaj landoj. Ghia senchesa disvolvigho
faris grupon da kamparanoj komercistoj. La loko, kie estas Longda-kompanio,
estas 30 mil loghantoj kaj 12 mil el ili estas laborkapablaj. Ili
laboras en terciaraj entreprenoj de restoracioj, vendado kaj transportado,
kaj 500 el ili estas dungitaj de la kompanio por transportado de
materialoj. Sed nur malpli ol 3000 homoj sin okupas pri terkulturado,
kaj parto de ili estas dungita de Longda-kompanio, nome Longda luas
kampojn kaj dungas kamparanojn por kulturi legomojn, kaj ghi liveras
al ili semon kaj teknikon, kaj rigore kontrolas la uzadon de insekticido
kaj kemisterko. Ghi achetas legomojn lau siaj normoj.
Wang
Guoli, kamparano de Luergang-vilagho de Laiyang, multe kulturas
legomojn. "Mi ekkulturis legomojn en 1996. Kie oni achetis
en alta prezo, tien mi iris por vendi miajn legomojn. En la pasinteco
mi gajnis en la unua jaro kaj malprofitis en la dua. En la pasinta
jaro mi malgajnis 40 mi juanojn, sed chi-jare, subtenate de Longda,
mi gajnos 120 mil juanojn." En 2002 la 7 hektaroj da kampoj
de Wang estis luitaj de Longda kaj Wang Guoli estis dungita de la
kompanio por kulturi legomojn. Do Wang ne bezonis mem serchi merkaton
por siaj legomoj. Tia kunlaboro de entrepreno kun kamparanoj evitigis
al la kamparanoj riskon pro la kaprica merkato kaj estas bonvena
al la kamparanoj. Kaj ankau la entreprenoj povas havi fiksan liveranton
de materialoj kaj povas teni bonan kvaliton de la produktajhoj.
Pli kaj pli multighis produktaj bazoj de materialoj, kio laborigis
pli ol 100 mil kamparanajn familiojn en 7 provincoj kaj municipoj.
Tio egalas, ke 16 mil laboruloj en la kamparo estas salajrataj kaj
meznombre chiu akiras de Longda 8000 juanojn chiujare.
|