Lastatempe la Agrikultura Ministerio de
Chinio publikigis "Dispozicio de regionoj de avantaghaj agrikulturajhoj",
kiu difinis 35 regionojn por 11 specoj da agrikulturajhoj: tritiko,
maizo, sojfaboj, kotono, kolzo, sukerkano, oranghoj, pomoj, lakto,
shafajho kaj bovajho kaj akvoproduktajhoj.
Lau
la arangho en la venontaj 5 jaroj oni konstruos grandajn agrikulturajhajn
bazojn por eksporto kaj faros famajn markojn de agrikulturajhoj
kontrau atako de importataj agrikulturajhoj. Pro tio oni devas sekvi
naturan kaj ekonomian leghojn kaj praktiki neekvilibran disvolvan
strategion por subteni produktadon de avantaghaj agrikulturajhoj.
|