Kiel
unuflanke teni la produktokvanton de greno kaj aliflanke grandigi
la enspezon de la kamparanoj? La 650 mil kamparanoj restis tie kaj
chiu penadis sur sia parcelo de 0.07 hektaro por raciigi la agrikulturan
strukturon kaj entrepreni la profitodonan agrikulturon.
Chinio chiujare
produktas ch. 500 milionojn da tunoj da greno, sed en multaj lokoj
de ghia kamparo, pro la superfluo de tradiciaj produktajhoj kaj
alta produktokosto de greno, aperis la fenomeno, ke la kamparanoj
ne pli multe enspezis malgrau la kresko de la produktokvanto en
pluraj jaroj. Tial oni asertis, ke la kamparanoj ne povas liberigi
sin de malricheco dependante sole de gren-kulturado.
Kiel unuflanke
teni la produktokvanton de greno kaj aliflanke grandigi la enspezon
de la kamparanoj? Por respondi tiun demandon, ni vizitis la kamparon
de Gaocheng de Hebei-provinco, proksiman al Pekino. Tie la 650 mil
kamparanoj ne grandnombre elmigris el la kamparo, sed restis tie
kaj chiu penadis sur sia parcelo de 0.07 hektaro por raciigi la
agrikulturan strukturon kaj entrepreni la profitodonan agrikulturon.
En l999 chiu kamparano enspezis meze 3576 juanojn, kies 70% venis
de agrikulturo kaj prilaborado de agrikulturaj produktajhoj. La
faro de Gaocheng povas esti ekzemplo de la kamparanoj de aliaj lokoj
de Chinio, se ili volas garantii gren-produktadon sur la malgranda
parcelo kaj samtempe altigi sian enspezon.
Shajne la chielo
ne favoris nin. Ekpluvis, kiam nia auto preterpasis la vilaghon
Beigaozhuang. Ni vidis neniun, sed tre belan kamparan pejzaghon:
reto da padoj, forstoj tie kaj tie sur la kampoj, kaj escepte de
la kampoj de autuna maizo post la rikolto de tritiko, chiuj aliaj
kampoj similas al belaj ghardenoj, kie kreskas diversspecaj salikoj,
rozo, siringo k.a., la malgrandaj en vazoj, kaj la grandaj povas
shirmi kontrau la suno. Ni vagadis sur la asfaltita vojo inter kampoj
kaj vidis kamparanon en domo apud la vojo. Li nomighas Gu Ruheng.
Ni interparolis kun li pri la laboro kaj vivo de la kamparanoj de
la loko.
Dem.: Kial vi kulturas arbojn kaj florojn
sur viaj kampoj?
Resp.: Antau kelke da jaroj mi, kiel
miaj samvilaghanoj, vivtenis min chefe per kulturado de tritiko
kaj maizo. Sola gren-produktado povis liveri al ni sufichan grenon,
sed la rikolto sur mia parcelo donis al mi nur 500 juanojn. Mi estas
sperta en kulturado de floroj, kaj ankau la registaro instigis nin
raciigi la agrikulturan strukturon, por ke la latenta forto de la
tero estu ekspluatata, kaj tiel mia sperto havis la shancon ludi
indan rolon. En l989 mi komencis kulturi florojn sur mia parcelo,
kaj chiujare mi enspezas dekoble pli multe ol per terkulturado.
Mi havas pli kaj pli grandan fidon.
Dem.: Chu vi ne timas, ke vi ne povos
forvendi la florojn?
Resp.: Flor-kulturado dependas de sperto
kaj de la merkato. Nia loko ne estas malproksima de nia provinca
chefurbo Shijiazhuang, Pekino kaj Tianjin (Tianjin estas unu el
la plej grandaj urboj de Chinio, 100 km. sudoriente de Pekino),
kaj la urbanoj bezonas multegon da arbidoj kaj floroj por verdigi
siajn vojojn kaj riverojn. Mi faris greftadon en kulturado de arbidoj.
Nun multaj kamparanoj sin okupas per kulturado de ornamaj arbidoj
kaj floroj, kaj centoj da hektaroj da kampoj estas uzataj por la
kulturado. Nia loko vaste disfamighis kaj ni havas klientojn ech
en Hainan-provinco, 3000 km. for de ni.
Ni adiauis Beigaozhuang
kaj daurigis la veturadon en pluveto. Ni haltis che kampo de dolchaj
kapsikoj. Ho, kiaj prosperaj kreskajhoj kun abundo da verdaj fruktoj!
La mastro de la kampo s-ro Shi plukis unu kapsikon kaj diris al
ni: "Tio estas bona vario n-ro 7 liverita de la China Agronomia
Akademio. Chiu frukto pezas 200-250 gramojn."
S-ro Shi estas tre sperta
en kulturado de legomoj. Li kondukis nin en sian forcejon. Ni miris,
ke chiu rampajho portas nur unu rondan verdetan frukton, kun reta
vejno sur la shelo.
"Ghi
estas altklasa melono, kaj mi pagis 3 juanojn por chiu semo. Sed
chiu kg. da frukto kostas 60 juanojn. En la forcejo de 0.1 hektaro
mi semis 2400 semojn, kaj chiu frukto pezos 1.5 kg. Mi kulturas
dufoje en jaro. Universitato en nia provinco liveris al ni semojn
kaj la teknologion. Kaj profesoroj de la universitato helpis nin
trovi merkaton. Ni jam subskribis kontrakton kun fremdlandaj komercistoj.
Ni estas garantiataj chiuflanke kaj certaj je nia enspezo."
Gaocheng
estas grava agrikultura bazo de Hebei-provinco. Ekde l996, kondichite
de stabila produktokvanto de greno, la provinco iom post iom malmultigis
la kampojn por greno kaj multigis la kampojn de 5300 hektaroj al
16700 por legomoj kaj aliaj profitodonaj plantoj. Por altigi la
skalon de agrikulturaj produktajhoj, oni starigis tri regionojn
de fruktokulturo, legomkulturo kaj brutobredado. Krome, oni starigis
ankau bazon de arbidoj kaj floroj, enkondukis usonan apion, korean
tomaton kaj aliajn pli ol 50 fremdlandajn specojn de legomoj kaj
fruktoj.
Raciigo
de la agrikultura strukturo kaj disvastigo de aplikado de novaj
specoj en Gaocheng multe altigis la enspezon de la kamparanoj, kelkoble
au ech dekoble. Krome, la kamparanoj kulturas sur 13300 hektaroj
da kampoj tritikon tre taugan por fari nudelon kaj panon, kaj jam
tio altigas la enspezon de la kamparanoj je 20 milionoj da juanoj.
Sendube, la kamparanoj daure kulturas grenon, sed ili ne estas blindaj
kiel antaue. Ili jam ellernis fari elekton lau la bezono de la merkato
kaj lau sia propra kapablo. Parto de la kamparanoj de Gaocheng lertas
en kulturado de arbidoj kaj floroj, kaj ili sin okupas samtempe
per gren-kulturado kaj kulturado de arbidoj kaj floroj.
|