Shilicun,
ordinara vilagho en antauurbo de Zhangzhou de Fujian-provinco, sudorienta
Chinio, kulturas chefe rizon. Tamen en 1998 maizo abunde kreskis sur
kampoj de tiu vilagho. Kial?
Char en tiu jaro d-ro Han Gengchang kaj aliaj
establis la Teknik-disvolvan Limigitan Kompanion Origin, kiu kulturas
maizvarion taugan por subtropika zono. Shilicun-vilagho estas unu
el la kvar eksperimentejoj de la kompanio por kultivi, esplori kaj
disvastigi novan maizvarion.
Maizo,
unu el la chefaj grenoj en Chinio, estas uzata plejparte en manghajh-prilaborado
kaj fisho- kaj bruto-bredado (ghi konsistigas 70% de la nutrajho
de fishoj kaj brutoj). Nun la totala areo de maizkampoj estas 20
milionoj da hektaroj plejparte en mezvarma zono, t.e. nordoriento
kaj nordokcidento de Chinio, kaj la meza hektara produktokvanto
estas 7500 kilogramoj. En suda Chinio en subtropika zono ne bone
kreskas maizo de norda Chinio, kaj tie la meza hektara produktokvanto
de maizo estas nur 3000-6000 kilogramoj. Sed oni bredas fishojn
kaj brutojn chefe en suda Chinio, tio kauzas strukturan mankon de
grenoj, t.e. rizo mankas en norda Chinio kaj maizo en la suda.
Chiujare
granda kvanto da maizo transportighis de norda Chinio al la suda,
tio altigis la kostojn de prilaborado, fisho- kaj bruto-bredado
kaj pezigis la sharghon de trafiko.
S-ro Han
estas juna fakulo pri maizkulturo, kiu revenis post studado en Usono.
Gvidate de li, la kompanio enkondukis 1000 tropikajn maizspecimenojn
chefe de internacia maiz- kaj tritik-pliboniga centro. Kelkcent
specimenoj elektighis kaj kombinighis, kaj provkulturado de iuj
el ili sukcesis en Shilicun kaj aliaj eksperimentejoj. La novaj
semoj diferencas de tiuj en norda Chinio kaj havas fortan rezistecon
kontrau malsano, insektoj, falo de tigoj kaj malfekundeco de tero.
Internaciaj
semo-kompanioj kutime entreprenas selektadon, disvastigon kaj vendon
de semoj en unueco. Sed en Chinio scienc-esploraj institutoj zorgas
nur pri selektado de semoj kaj semo-kompanioj nur pri semo-komerco.
Sub tiu sistemo la scienc-esploraj institutoj dependantaj de shtata
subvencio ofte chagrenighas pro manko de monrimedoj por la esplorado
kaj iuj semo-kompanioj foje vendas falsajn kaj malbonkvalitajn semojn
por gajni pli multe da mono.
Tuj post
sia fondigho la kompanio Origin faras sian entreprenadon lau la
internacia sistemo: kredite ricevi monon che banko kaj fari investon,
kulturi kaj vendi semojn per si mem. La agado estas laudata de multaj
provincoj kaj regionoj en suda Chinio.
Tiamaniere
la kompanio donas esperon al la maizkulturado en suda Chinio.
|