La
monda sterka konferenco okazinta en Pekino informis, ke kemia sterko
pliigis la grenan produktokvanton je 40-60%, sed nun la tuta mondo
renkontis la saman problemon: Oni uzas pli kaj pli da kemia sterko,
tamen la grena produktokvanto ne kreskis samrapide.
Levi
la utiligeblecon de kemia sterko estas problemo atentata de la tuta
mondo. Oni diris, ke post la 70-aj jaroj de la 20-a jc. sciencistoj
inventis dekojn da specoj da sterko, kiu malrapide sekrecias siajn
nutrojn au sekrecio de kies nutroj povas esti regataj. 60-70% de
la nutroj de la nitrogena sterko povas esti utiligataj, neinfluataj
de grunda speco kaj aliaj faktoroj. Oni nomas ghin "sterko
de la 21-a jc." Nun en Usono, Japanio kaj Okcidenta Europo
estas 39 fabrikoj, produktantaj tian sterkon. La prezo de tia sterko
estas 3-9-oble kiom tiu de la ordinara. Chinio estas lando, kiu
produktas kaj konsumas plej grandan kvanton da sterko. La malalta
utiligebleo de la nutroj de la sterko kaj monotoneco de ghiaj specoj
estas grava problemo malhelpanta la grenan pliproduktadon, tamen
hodiau en Chinio ankorau mankas tia fabriko. Fakuloj diris, ke tio
malhelpas ne nur la grenan produkton, sed ankau la konkurencon de
la sterkaj entreprenoj kaj agrikulturo de Chinio.
|