La
forstokulturejo de la Granda Xing'an-montaro, Heilongjiang-provinco,
estas la plej granda bazo de nepoluitaj manghajhoj en la provinco.
Lau
statistiko, en 2001 tie la areo de la kulturita tero atingis 33
mil hektarojn, funkcias 20 entreprenoj de nepoluitaj manghajhoj.
Lau plano chi-jare la produktovaloro de nepoluitaj manghajhoj atingos
400 milionojn da juanoj, je duono pli multe ol tiu en la pasinta
jaro.
En
la lastaj jaroj tie oni praktikis ekologian strategion de disvolvo,
faris ekologiajn protekton kaj agrikulturon, kaj sciencan inventon
kaj plenenergie disvolvis forst-industrion, specialan agrikulturon,
industrion de nepoluitaj manghajhoj kaj medikamentoj. Dank' al penado
en 2001 la totala areo de kulturitaj kampoj por nepoluitaj manghajhoj
konsistigas trionon de la totala areo de la kulturitaj kampoj. Jam
komencighis konstruo de lina bazo kun 2 mil hektaroj. Tie oni kulturas
chinajn drogherbojn sur 1.3 mil hektaroj da tero, duoble kiom en
la pasinta jaro.
Lau
plano oni faros la lokon plej granda bazo de nepoluitaj manghajhoj
kaj bazoj de terpomoj kaj bonspeca lino de Chinio.
|