Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Retaj bankoj en Chinio

de ZUO YAN

    Junie de 2002 la China Centra Banko publikigis "Metodojn pri administrado de la delegitejoj de alilandaj financaj establoj en Chinio". La Limigita Banko de Orienta Azio, Hongkong, estas la unua banko, kiu rajtas funkciigi retan bankon sur la cheftero de Chinio post sankcio kaj nelonge post tio ankau la Hongkong-Shanhaja Banka Korporacio akiris sankcion de la centra registaro. Fine de 2002 kaj komence de 2003 ghi komencis sian retan servadon al chinaj kaj alilandaj klientoj. Krom tio City-Banko, kiu havas filiojn en Pekino kaj Shanhajo, jam petis fari la operaciojn de individuaj retaj bankoj, dum gvidantoj de Hang Seng kaj aliaj bankoj montris sian intereson pri funkciigo de la financaj operacioj de retaj bankoj. Jam komencighis la surreta konkurenco inter chinaj kaj alilandaj bankoj.

    La tiel nomataj retaj bankoj estas novtipaj bankoj kun komputiloj kiel chefaj, kun la publika interreto kaj reto funkciigata de banko mem kiel komunikilo kaj kun oficejaj au personaj komputiloj kiel terminalo. Lau statistiko, en evoluintaj landoj 85% de la bankoj jam funkciigas retajn operaciojn.

    Vicestro de la shanhaja filio de la Limigita Banko de Orienta Azio opinias, ke char la entreprenaj stacioj de alilandaj bankoj ne povas rivali kontrau la chinaj, tial disvolvo de reta servado en Chinio estas grava por ili.

    La ghenerala direktoro de la komputila banko de la Guangdong-a filio sub la China Konstrua Banko diris: "Multaj fenomenoj montris, ke la retaj bankoj estos fokuso por konkurado de la chinaj kaj alilandaj bankoj por okupi la chinan merkaton."

    Kun iom-post-ioma plenumigho de la promesoj de Chinio che ghia membrigho al la Monda Komerca Organizo, alilandaj bankoj povas fari financan servon pere de interreto al chinaj entreprenoj kaj individuoj, kio sendube levos ilian konkurencpovon en la china financa merkato.

    Hodiau en la medio de drasta internacia konkurenco por disigi la financajn produktajhojn pere de filioj jam ne estas bona metodo, tial alilandaj bankoj penas kolapsigi la superecon de la chinaj pere de interreto por malpliigi sian mankon.

    Autoritata revuo en la internacia financa rondo "Bankistoj" donis grandan premion "La plej bona bank-stacio de la tuta mondo" al retstacio de la China Industri-komerca Banko, la unikan premion en 2002. Tio estas la unua fojo por retstacio de la disvolvighantaj landoj ricevi tian honoron.

    En la longa tempo la retaj teknologioj de la bankoj de okcidentaj evoluintaj landoj havis superecon. En la pasintaj jaroj preskau chiuj premioj de "Bankistoj" estis donitaj al la Hongkong-Shanhaja Banka Korporacio, City-Banko kaj aliaj translandaj bank-grupoj. La China Industri-komerca Banko envicighis inter la premiitoj, tio montras, ke ankau ghi estas unu el la internacie progresaj retaj bankoj kaj havas kapablon rivali kontrau la internaciaj kolegoj.

    Reta banko de Chinio naskighis februare de 1996 kaj nun 200 filioj de la Komerca Banko, Banko de Chinio, China Konstrua Banko, China Industri-komerca Banko kaj aliaj 20 bankoj havas chiu sian retstacion kaj hejmpaghon. El ili 50 faras operaciojn sur reto por 10 milionoj da klientoj.

    La Komerca Banko la unua en Chinio lanchis retan servon. Multaj famaj entreprenoj estas ghiaj klientoj kaj surrete faras financan administradon.

    La Komerca Banko naskighinta en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento estas mezgranda banko. Pro manko de kapitalo kaj talentaj oficistoj ghi havas multe da malfaciloj en la merkata konkurenco. Nun en ghi laboras malpli ol 10 mil oficistoj, multe malpli ol en la grandaj bankoj. La tradiciaj modeloj certe pliigas ghian investon. Ghuste pro la funkciado de la reta servado nun ghi disvolvighas paralele kun la grandaj bankoj.

    Ghenerale oni opinias, ke la reta servado de la Komerca Banko estas sukcesa kaj iuj ech nomas tion modelo de la Komerca Banko. Ghiaj kreditaj kartoj yikatong kaj yiwangtong estas famaj tra la tuta lando. Nun yikatong aplikighas che pli ol 95% de la chinaj negocaj retstacioj kaj hodiau la valoro de negoco per yikatong jam superis 600 miliardojn da juanoj.

    La China Industri-komerca Banko estas shtata banko. Ghia retstacio naskighis en 1998. Komence ghi funkciis chefe por publikigi mallongajn informojn. Ekde 2000 la stacio funkciis chefe por informa servado kaj post tio ghi funkcias ankau por financa servado. Ghi penadas por akceli la retan servadon per informadiko por fari sin unuaranga financa entrepreno kaj post chiu tria monato ghia teknologio levighos al pli alta rango.

    Nun la retstacio de la China Industri-komerca Banko havas fortan servokapablon en financado kun chiam pli perfektighanta sistemo de reta servado. Ghi povas chiutage publikigi entreprenajn informojn kaj financajn bultenojn kaj samtempe faras servadon al miloj kaj dekmiloj da homoj per financa borsado. En 2002 ghia negoca sumo sur reto atingis 2650 miliardoj da juanoj kaj daure kreskas.

    Ankau la China Konstrua Banko, kiel unu el la grandaj shtataj bankoj, penadas chi-flanke. Nun ghia retsistemo faras ghisdatighon por atingi la internacian nivelon.

    Nun retaj bankoj jam farighis unu el la metodoj por respondi defion de alilandaj bankoj. Fari tiajn operaciojn nun estas unu el la metodoj por partopreni la internacian konkurencon.

    Levigho de la retaj bankoj certe akrigas la merkatan konkurencon, char la klientoj ne estas tiel fiksitaj kiel antaue. La bankoj kompreneble penados por havigi al si pli da klientoj. Fakuloj diris, ke pere de la reta teknologio la fremdlandaj bankoj certe pli rapide penetros en la financajn aferojn de Chinio kaj farighos unu el la fokusoj en la estonteco. Tio markis, ke akra batalo inter la chinaj kaj alilandaj bankoj sur reto okazos post nelonge.

    Oni diris, ke kvankam alilandaj retaj bankoj jam ekfunkciis en Chinio, tamen portempe ghi ne shancelos la pozicion de siaj bankoj en la merkato, kaj limigite de diversaj kondichoj, la alilandaj bankoj ne povas rivali kontrau la chinaj bankoj, sed oni kredas, ke en la estonteco la financa merkato certe estos dividita denove.