La
ghisdata statistiko montras, ke nun pli ol 400 el la 668 urboj
de Chinio vivas depende de subtera akvo. Tiuj 400 urboj plejparte
trovighas en la norda parto de Chinio kaj multaj el ili cherpas
subteran akvon tro multe en la pasintaj jaroj.
Pekino bezonas chiujare 4.1 miliardojn da kubmetroj da akvo,
sed el ili 2.7 miliardoj venas el sub la tero. Shandong-provinco
estas bazo de komerca greno kaj granda agrikultura provinco
en la norda parto de Chinio. Tie 95% de la akvo bezonata de
industrioj kaj urbaj loghantoj venas el sub la tero. Subtera
akvo jam farighis unika akvofonto por Huhhot, chefurbo de
Interna Mongolio.
Respondeculo
de la Ministerio de Tero kaj Richfontoj de Chinio diris, ke
akvofonto kaj precipe la subtera akvo jam farighis grava faktoro
por ekonomia disvolvigho en grandaj kaj mezgrandaj urboj de
la norda parto de Chinio.
Akvomanko
malhelpas disvolvighon de malnovaj industriaj bazoj
Shenyang
de Liaoning-provinco estas grava industria bazo en la norda
parto de Chinio. Antaue oni nomis ghin cherivera urbo. Sed
en la lastaj 3 jaroj tie aprile ofte furiozis sablovento,
kaj la chefa kauzo estas manko de akvo.
Shenyang
suferas de akvomanko kaj la industriaj entreprenoj kaj chiutaga
vivo de la loghantoj dependas chefe de subtera akvo. El la
10 grandaj urboj de Chinio la pokapa akvokvanto de Shenyang
estas plej malalta.
Nordaj
urboj tro multe cherpas subteran akvon
La
takso pri akvofontoj de la tuta lando montras, ke la urboj
de norda Chinio cherpas subteran akvon tro multe kaj la situacio
de norda Chinio estas plej serioza. Materialoj de la Ministerio
de Tero kaj Richfontoj de Chinio montras, ke en Huhhot, Hebei-provinco
kaj Pekino la cherpita akvo estas pli multa ol la aldonita.
Jughate
lau la tuta lando, 16% de ghia utiligata akvo venas el sub
la tero. Oni antauvidis, ke en la estonteco multaj urboj en
la norda parto de Chinio kaj iuj chemaraj urboj suferos de
akvomanko.
Troa
cherpado kauzas multe da problemoj
Subtera
akvo estas grava natura richfonto kaj ankau strategia ekonomia
richfonto de chiuj landoj. Ghi estas valora por la sekaj kaj
duonsekaj regionoj de la norda parto de Chinio, sed pro manko
de scienca kaj racia ekspluato kaj konservo de subtera akvo
aperis multe da neignoreblaj problemoj.
Antau
chio pro konstanta kaj ekscesa cherpado la subtera akvofonto
ne ricevis ghustatempan aldonon, kaj kauzighis funelforma
kavo chiam pli grandighanta, kio fine kauzas tersurfacan sinkon.
Kun
ekonomia disvolvigho de Chinio la malpura akvo elvomita de
fabrikado de insekticido kaj kemisterko kaj chiutaga vivo
pli kaj pli multighas kaj parto de ili, ne traktite, rekte
fluis subteren. Kaj plie, ekscesa cherpado mallevis la nivelon
de la subtera akvo, kio rapidigas enpenetrighon de la eluzita
kaj malpura akvo kaj fine poluas la subteran akvon.
Lau
nekompleta statistiko, nun 136 urboj kaj regionoj suferas
de poluado de la subtera akvo kaj ili plejparte estas en la
norda parto de Chinio.
Krom
tio, la troa cherpado de subtera akvo kauzas entrudighon de
marakvo kaj damaghas la grundon kaj degenerigas la flauron
kaj malutilas al la ekologia medio.
Kontraurimedoj
Komence
de 2003 la Ministerio de Akvaj Richfontoj de Chinio publikigis
"Opiniojn pri bremso de troa cherpado de subtera akvo"
por intensigi la unuecan administradon pri cherpado de subtera
akvo kaj bonordigon de la ekologia medio en la lokoj, kie
oni tro multe cherpas la subteran akvon.
Lau
la unueca arangho de la Ministerio de Akvaj Richfontoj, pere
de la protektado de la subtera akvo, oni donas grandan atenton
por realigi en la venontaj 20 jaroj ekvilibron inter la akvocherpado
kaj akvoaldonado, nuligi troan cherpadon kaj preni aliajn
rimedojn por intensigi administradon por reguligi la akvajn
richfontojn kun la celo levi la nivelon de la subtera akvo
kaj plibonigi la ekologian medion. La chefaj taskoj estas:
Antau la jarfino de 2003 la provincaj departementoj pri akvaj
richfontoj difinu la lokojn de supercherpado de subtera akvo,
antau la jarfino de 2004 ellaboru regulojn kontrau troa cherpado
de subtera akvo lau la ghenerala postulo de la departementoj
pri akvaj richfontoj, en 2005 la lokaj registaroj ekpraktiku
la planon pri protekto de la subtera akvo, faru specialan
bonordigon pri cherpado de subtera akvo, por ke la ekologia
medio de la lokoj, kie oni tro multe cherpas subteran akvon,
rimarkinde plibonighu kaj rigore limigu la cherpadon de subtera
akvo, efektivigu projekton pri aldono de subtera akvo kaj
perfektigu la kontrolan reton pri cherpado de subtera akvo.
|