|
Boteloj de kokakolo kun emblemo
de la 29-aj Olimpikoj
|
La
4-an de augusto, 2003, publikighis la emblemo de la 29-aj Olimpikoj
en 2008. En la sekvanta tago trinkajho kokakolo kun tiu marko aperis
en Carrefour kaj aliaj grandaj superbazaroj de Pekino. Tiutage sole
en la superbazaro de Beitaipingzhuang oni vendis pliajn 20 grandajn
kestojn da boteloj da kokakolo.
Kokakolo-kompanio
kiel kontribuanto la unua ricevis rajtigon de la Organiza Komitato
por la Pekinaj Olimpikoj uzi ties emblemon kaj la unua utiligis
la merkatan shancon kaj komencis komercan konkurencon je la 29-aj
Olimpikoj.
Kiel
la plej granda sportkunveno, la Olimpikoj sendube liveras grandegan
shancon por komercado. Respondeculo de Kokakolo-kompanio diris,
ke la kompanio pliigos sian investon en Pekino en la venontaj 5
jaroj. Li diris, ke la celo kompreneble estas la grandega merkato
por la 29-aj Olimpikoj.
Oni
diris, ke krom la kompanio Kokakolo ankau aliaj entreprenoj deziras
profiti de tiu shanco. Ili jam ellaboris au ellaboros planon por
investi la merkaton kaj neniel preterlasos la grandan komercan shancon
je la Olimpikoj.
|
T-chemizo kun emblemo de la 29-aj
Olimpikoj
|
La
emblemo de la Olimpikoj estas kerna richajho de intelekta proprieto,
char ghi entenas ne nur grandan kulturan enhavon, sed ankau komercan
valoron.
Fakte,
publikigo de la emblemo de la 29-aj Olimpikoj estis nur preludo
de la pinta plano "La Olimpikaj Partneroj" farita de la
Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj, kies vicprezidanto Jiang
Xiaoyu diris, ke ghia influo estas pli granda ol aliaj markoj kaj
rigardata kiel la plej valora richajho en la merkata ekspluatado,
kaj vendi ghian uzrajton estas unu el la gravaj kanaloj kolekti
pli ol miliardon da usonaj dolaroj por la 29-aj Olimpikoj.
La
plano ampleksas chiujn merkatajn aferojn de Chinio, konsentite de
la Internacia Olimpika Komitato kaj la Organiza Komitato por la
29-aj Olimpikoj. Ghi donos grandan komercan shancon al chinaj kaj
alilandaj entreprenistoj. Ghi konsistas el tri partoj, t.e. la plano
de la kontribuantoj, tiu de la liverantoj kaj tiu de la privilegiaj
entreprenoj.
|
Emblemo de la 29-aj Olimpikoj
|
La
modelo por kontribui al la Olimpikoj estas trispeca, t.e. internaciaj
kontribuantaj entreprenoj, ordinaraj entreprenoj kaj kontribuantoj
de la gastiganta lando.
La
entreprenoj, kiuj farighis Olimpikaj partneroj, havas serion da
privilegioj. Ili rajtas uzi diversajn markojn de la Olimpikoj en
la tuta mondo kaj la plej grava estas ekskluziva principo. En chiu
sfero oni permesas varojn de nur unu entrepreno, dum la alispecaj
estas malpermesataj.
Ghis
nun 9 entreprenoj jam subskribis kontrakton por esti Olimpikaj partneroj
en 2005-2008 lau la plano. Oficisto pri merkato-ekspluato de la
internaciaj Olimpikoj diris, ke tio estas rara en la historio kaj
tio montras, ke la transmaraj grupoj realigos la komercan strategion
utiligante la 29-ajn Olimpikojn.
Lau
la kutimo de la Internacia Olimpika Komitato, en la pasintaj jaroj
estis maksimume 12 Olimpikaj partneroj, nun restas ankorau kelke
da vakaj lokoj. Sed pro granda investado la Olimpikaj partneroj
restas monopoligataj ekskluzive de la plej grandaj kompanioj de
la mondo kaj ghis hodiau neniu china kompanio kontaktis tiun planon,
tamen iuj potencaj kompanioj havas tiun intencon. La prezidanto
de la Merkat-ekspluata Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato
diris: "Nun ni faras traktadon kun iuj chinaj entreprenoj pri
tio." Li deziris, ke tiukampe sukcesu ankau chinaj entreprenoj.
|
Jacques Rogge en la inauguro
por lanchi la pintan planon "La Olimpikaj Partneroj"
|
Nun
pluraj transmaraj kompanioj konkurencas pro la vasta merkato tenata
de la 29-aj Olimpikoj. Por akiri la rajton kontribui autojn al la
29-aj Olimpikoj germana, usona kaj korea entreprenoj nun faras akran
konkurencon, kvankam oni jam faris kelke da traktadoj. Krome ankau
bieraj, bankaj, petrolaj kaj kemi-industriaj entreprenoj faras tian
konkurencon por esti Olimpikaj partneroj.
Oni
faris konkurencon rilate la komercan shancn de la Olimpikoj sur
chiuj kampoj. Urbestroj kaj ambasadoroj de pluraj landoj en Chinio
faris specialan viziton al la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj
por serchi shancon kunlabori kun Pekino kaj ankau iuj komercaj chambroj
faris similan laboron kun la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj.
La australia komerca chambro konigis al Pekino sian sperton en gastigo
de la Olimpikoj kaj venigis 50 famajn entreprenistojn al Chinio
por komerca seminario. Septembre de 2003 en Pekino okazis la Ekspozicio
de Arkitekturaj Atingoj. La franca registaro organizis delegacion
de unuarangaj mediprotektaj kaj trafikaj entreprenistoj por okazigi
ekspozicion en Pekino cele gajni pli da mendiloj.
Respondeculo
de la Disvolva kaj Reforma Komisiono de Pekino diris: "La entreprenoj
havas multajn shancojn krom esti kontribuantoj de la Pekinaj Olimpikoj,
se ili volas partopreni ilin."
En
la venontaj 5 jaroj Pekino asignos al la urba konstruado 280 miliardojn
da juanoj, el kiuj 64% estas por konstruado de fundamentaj instalajhoj.
Parto de la asignita mono estos uzata por konstrui novajn Olimpikajn
stadionojn kaj sporthalojn, rekonstrui la ekzistantajn konstruajhojn,
perfektigi la aerodromon, trafikan sistemon kaj autovojojn, ekipajhojn
pri gaso, elektro, traktado de malpura akvo kaj reguligo de rivervojoj
kaj plifortigi TV-elsendon kaj telekomunikan sistemon.
Pekino
promesis, ke en 2008 60% de la pekinaj loghantoj havos poshtelefonon,
sed nun nur 30% havas tian telefonon. Kaj plie oni disvastigos larghrubandan,
telekomunikan sistemon en la Olimpikaj Stadionoj kaj Sporthaloj
kaj la Olimpika Vilagho. IBM antau longe jam trovis tiun shancon.
Ghia china kompanio diris, ke ghi volontos helpi Pekinon en gastigo
de la 29-aj Olimpikoj per sia richa sperto kaj avangardaj teknologioj.
Pekino
proponis verdajn Olimpikojn kaj tio forte interesis Michelin-kompanion
(grupo), la plej grandan kompanion de pneuoj. Ghia reprezentanto
diris, ke lia kompanio konigos al Chinio la novajn teknologiojn
kaj artojn pri media protekto de pneuoj, iliaj renovigo kaj repreno.
Vivendi
estas la plej granda mediprotekta entrepreno de la mondo. Proparolanto
pri ghiaj internaciaj aferoj diris, ke la kompanio deziras dividi
kun Pekino sian sperton en konstruado de sporthaloj por la Sidnejaj
Olimpikoj kaj helpi Pekinon en arangho de la servaj aktivadoj koncerne
mediprotektadon, kiaj akvotraktado, media higieno, energia servado,
publika transporto kaj aliaj.
La
mondfama reklama kompanio Ogilvy kaj Mather kredas, ke dank' al
siaj kapabloj ghi havas shancon helpi Pekinon en arangho de la publikaj
rilatoj kun la tuta mondo.
Pekino
planas konstrui 15 novajn stadionojn kaj sporthalojn por la 29-aj
Olimpikoj, el kiuj ghis hodiau nur la Shtata Sporta Stadiono jam
havas sian leghopersonon. Ghi decidis fari adjudikon tra la tuta
mondo por 6 novaj stadionoj kaj sporthaloj.
|